Zaječice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaječice
municipo
Domo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zaječice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Zaječice
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 36″ N 15° 53′ 03″ O / 49.91000 °N, 15.88417 °O / 49.91000; 15.88417 (mapo)
Katastro 12,35 km² (1 235 ha) Zaječice u Chrudimi
Loĝantaro 1 060 (2023)
Denseco 85,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 35, 538 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572578
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zaječice (okres Chrudim)
Retpaĝo: www.zajecice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Zaječice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo ĉe la rivereto Ležák, 5 km oriente de la urbo Slatiňany, 5 km okcidente de la urbo Chrast, ĉe la ŝoseo n-ro 358 inter Slatiňany kaj Litomyšl. Vivas ĉi tie 1 060 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka, Řestoky, Chrast, Honbice, Orel, Smrček, Žumberk kaj Bítovany.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Zaječice
  • Studená Voda

Geologio kaj paleontologio[redakti | redakti fonton]

Unuaj raportoj pri pasinteco de areo Zaječice prezentas paleontologio. Pruvoj pri ekzisto de la plej malnova faŭno oni trovas en teritorio Studená Voda - Bítovánky sur kampo apud arbaro, kie sur estinta fundo de kretacea maro estas multaj premaĵoj de konkoj de tiamaj maraj animaloj. El tempoj kiam la maro jam descendis oni ĉi tie trovis molaron de ekstreme malnova plantomanĝanta besto, nun videblan en muzeo en Chrast.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Pri antaŭhistoria tempo ĉi tie rakontas hazardaj trovaĵoj de cindrotomba ceramiko, ekzemple en lokaĵo antaŭ kapeleto, apud lerneja manĝejo aŭ en ĝardeno de Novák. El tiu lasta lokaĵo devenas valora cindrujo deponata en Nacia muzeo en Prago. Tiuj trovaĵoj laŭ sciencaj prijuĝoj devenas el komenco de nia erao.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba raporto pri vilaĝo Zaječice devenas el la jaro1319, kiam iu Přibík el Zaječice estis juĝata ĉe Landa korto. El la jaro 1529 estas la unua raporto pri fortikaĵeto, malgraŭ ĝian ekziston oni supozas jam en la 14-a jarcento. En la jaro 1580 estis la vilaĝo dividita inter du fratinoj. En la jaro 1685 estas en skribaĵoj menciata nur mastruma korto, jam ne la fortikaĵeto, kiu tiutempe verŝajne estis dezertita. Ĝi konzerviĝis en formo de privata domo n-ro 64, sur kies okcidenta frontalo estas restaĵoj de gotikaj fenestraj embrazuroj kaj en interioro restaĵo de malfrugotika volbo.

En parto de la vilaĝo, kie ne estis origina fortikaĵeto, oni post la jaro 1580 fondis ankaŭ korton kaj fortikaĵeton. En tiu loko pli poste estis administra centro de la kortego ĝis la jaro 1925, kiam okaze de grundreformo la korto estis nuligita kaj la domo transigis al municipa komunumo kaj en ĝi estas sidejo de la ofico.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 070
18801 174
18901 169
19001 212
19101 325
19211 379
JaroLoĝantoj
19301 447
19501 130
19611 145
19701 116
19801 010
1991953
JaroLoĝantoj
2001985
20141 063
20161 080
20171 078
20181 056
20191 062
JaroLoĝantoj
20201 062
20211 025
20221 024
20231 060

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]