Kunčina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunčina
germane Kunzendorf
municipo
Aro de barokaj statuoj apud preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kunčina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Rivero Kunčinský potok
Situo Kunčina
 - alteco 365 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 41″ N 16° 37′ 42″ O / 49.79472 °N, 16.62833 °O / 49.79472; 16.62833 (mapo)
Areo 22,67 km² (2 267 ha)
Loĝantaro 1 389 (2023)
Denseco 61,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 24
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578282
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kunčina
Retpaĝo: www.obeckuncina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kunčina estas municipo en distrikto Svitavy, regiono Pardubice de Ĉeĥio, proksime, nur ĉirkaŭ 2 km de Moravská Třebová en nordokcidenta direkto. Ĝi etendiĝas ambaŭflanke de Kunčinský potok. Vivas ĉi tie 1 389 loĝantoj (2023). La vilaĝo ekestis dum germana koloniigo de la regiono en la 13-a jarcento kaj ĝia origina nomo estis Kunzendorf.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Georgo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Georgo estas origine gotika el la 14-a jarcento, rekonstruita ĉirkaŭ la jaro 1570. Ĝi havas kvadratan navon, kiun oni eniras tra malfrugotika portalo en la turo en okcidenta fronto. Sur rekta flanko de la turo estas tabulo kun reliefo de tri gentaj blazonoj - de gesenjoroj el Boskovice, el Lipá kaj el Vojenice. Apud norda flanko de la navo estas la plej malnova parto de la origina gotika kirko, la kvadrata kapelo kun ega ripa volbo. La ripoj estas pligravigitaj. Altaj gotikaj fenestroj de la navo estas modernigitaj, sur eksteraj muroj de la navo kaj kapelo estas apogaj pilieroj. En la navo estas barela volbo. Ĥorejo estas ligna, trilatera kun bildo de la Resurekto. La origina altarejo estis malkonstruita kaj anstataŭe farita alkonstruo de la navo kaj de la nova kvadrata presbiterejo kun balkonoj ambaŭflanke. Altaj mallarĝaj fenestroj estas modernaj. La ekipaĵo de la preĝejo estas el diversaj periodoj. La ĉefa altaro estas pseŭdoromanika kun malfrurenesanca reliefo de Sankta Georgo el fino de la 16-a jarcento, la flankaj altaroj kaj predikejo estas klasikistaj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. La Kalvaria vojo estas rokoka. Statuo de Sankta Sebastiano estas malfrugotika, statuo de Sankta Roĥo el la 17-a jarcento kaj pluaj statuoj el duono de la 18-a jarcento. Interesa estas renesanca epitafo kun reliefoj Jakoba sonĝo kaj Batalo de Jakobo kun anĝelo, devenanta el tempo ĉirkaŭ la jaro 1580.

Kunčina, sub neĝo
Kunčina, blazonoj

Aro de la barokaj statuoj de sanktuloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la preĝejo sur ŝtona balustrado de la ŝtuparo estas 12 barokaj statuoj el la metiejo de J. Hendrych el la jaroj 1712 - 1716. Sur piedestaloj estas statuoj de Sankta Roĥo, Sankta Johano Nepomuka, Sankta Barbaro, de la Nemakulita kaj statuaro Kalvario kun Sankta Magdaleno, la Krucumito kaj Virgulino Maria. Kreigis ilin loka paroĥestro Matiaso Josefo Theofilo Kunert memore al pesta epidemio kulmininta ĉi tie ĉirkaŭ la jaro 1715.

Paroĥejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥejo estas frubaroka el la 2-a duono de la 17-a jarcento, duetaĝa kun valora statuo de Sankta Andreo el la 1-a duono de la 18-a jarcento super la enirejo kaj kun kvalitaj fenestrokradoj.

Statuo de Sankta Roĥo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Roĥo estas el la jaro 1856 kaj troviĝas sur piedestalo kun statuoj de Virgulino Maria, Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Floriano.

Malnova lernejo[redakti | redakti fonton]

Malnova lernejo estis konstruita en klasikista stilo en la jaro 1798.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.