Stašov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stašov
Stašov
germane Dittersbach
municipo
Stašov - obecní úřad.jpg
Municipa ofico en Stašov
Stašov flag CZ.svg
Flago
Stašov CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Stašov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Estinta banloko Banloko Balda
Rivero Křetínka
Situo Stašov
 - alteco 585 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 37″ N 16° 22′ 03″ O / 49.67694 °N, 16.36750 °O / 49.67694; 16.36750 (mapo)
Areo 13,26 km² (1 326 ha)
Loĝantaro 261 (2022)
Denseco 19,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578801
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Stašov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obec-stasov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Stašov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en naturparko Údolí Křetínky (Valo de rivereto Křetínka) en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 9 km sudoriente de la urbo Polička. En la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas multaj pentrindaj fiŝlagoj. Vivas ĉi tie 261 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribaj mencioj pri la teritorio devenas el la jaro 1263, kiam ĉi tie troviĝis mastruma korto nomata Stacha. Pri vilaĝo Stašov (germane Dittersbach) estas la unua skriba mencio nur el la jaro 1557.

Areo de estinta banejo en Balda

Parto de la municipo estas ankaŭ Banloko Balda. Sed al ĝi aliĝinta pilgrima kapelo de Virgulino Maria Neĝa jam situas sur katastro de najbara municipo Jedlová.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Ĉielenpreno de Sankta Maria en Stašov estas granda ununava konstruaĵo kun kvaretaĝa prisma turo en okcidenta fronto. Ĝia patrono estis imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Raraĵo de la preĝejo estas, ke la ĉefaltaro troviĝas en ĝia okcidenta flanko, anstataŭ kutima orienta. La ekipaĵo estas novtempa. Origina altara bildo de Ĉielenpreno de Sankta Maria estas el la komenco de 19-a jarcento. La kalvaria vojo estas en rokajaj kadroj de A. Palzer ankaŭ el la komenco de 19-a jarcento, same kiel interesa bildo de Sankta Stefano sub la ĥorejo.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo situas sur monteto malantaŭ la vilaĝo. Ĝi devenas el la komenco de 19-a jarcento, estas sur kvadrata plano kun triangula pinjono en la fronto. En niĉo estas popoldevena statueto de Pietato kaj de Dolorplena Kristo el la sama tempo kiel la kapelo.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo troviĝas empira teretaĝa paroĥestrejo el la komenco de 19-a jarcento.

Empira domo[redakti | redakti fonton]

Domo n-ro 5 estas empira teretaĝa konstruaĵo el la komenco de 19-a jarcento, kun rondigitaj anguloj, simple membrigita fasado kaj mansarda tegmento.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Estinta banejo[redakti | redakti fonton]

Proksimume 6 km okcidente de Stašov troviĝas lokaĵo Balda, kie estis banejo nomata Zlatá studně (Ora puto). Banejaj objektoj jam ne ekzistas, restis nur kapelo de Sankta Maria Neĝa, arbargardistejo kaj fontejo. Apud la fontejo estas refreŝiga kiosko.

En la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵo estas multaj okazoj por fiŝkaptado, skikurado, biciklado kaj leĝera turismo. Trans Stašov gvidas cikloturisma traceo n-ro 4104.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]