Bojanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°50′25″N 15°42′29″E  /  49.84028°N, 15.70806°O / 49.84028; 15.70806 (Bojanov)
Bojanov
kampurbo
Kostel sv. Víta (Bojanov) 01.JPG
Bojanov znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Bojanov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Nasavrky
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Rivero Chrudimka
Situo Bojanov
 - alteco 428 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′25″N 15°42′29″E  /  49.84028°N, 15.70806°O / 49.84028; 15.70806 (Bojanov)
Areo 17,81 km² (1 781 ha)
Loĝantaro 627 (01.01.2014)
Denseco 35,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1126
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 07 ĝis 538 26
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571202
Katastraj teritorioj 4
Partoj de kampurbo 8
Bazaj sidejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bojanov
Retpaĝo: www.bojanov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Bojanov estas kampurbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 337 en distanco 10 km de Nasavrky kaj apud la rivero Chrudimka inter valaj barlagoj Seč kaj Křižanovice. Nomo de la komunumo estas derivita de la kelta gento Bojoj, kiu la regionon prisetlis en la 2-a jarcento a.K.

Partoj de la kampurbo[redakti | redakti fonton]

Al la urbeto apartenas urbetpartoj:

  • Bojanov
  • Holín
  • Horní Bezděkov
  • Hočelec
  • Hrbokov
  • Hůrka
  • Kovářov
  • Petrkov

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en Železné hory. La unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1126, kiam la distrikto Bojanov apartenis al la monaĥejo Vilémov. En la jaro 1329 posedanto de la vilaĝo fariĝis Jindřich el Lichtenberk, pli malfrue ĝi apartenis al senjorejo de la burgo Oheb. En la jaro 1546 estas Bojanov memorigata kiel urbeto.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Areo de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

La plej grava memorindaĵo en la urbeto estas baroka preĝejo de Sankta Vito, konstruita en la jaro 1730 sur loko de pli malnova konstruaĵo. Ĝi estas ununava kun presbiterejo fermita interne duoncirkle, ekstere trilatere, kun kapelo kaj sakristio sur flankoj. La presbiterejo kaj navo estas volbitaj per barelvolboj. En la preĝejo estas iluzia pentrita arĥitekturo de la ĉefaltaro, freskoj de Martirmortigo kaj de Ĉieleniro de Sankta Vito survolbe de presbiterejo, de la Plej sankta Triunuo super la ĥorejo, scenoj el la legendoj pri Sankta Vito kaj pri Sankta Venceslao sur la vandoj, ĉiuj el la jaroj 1730 - 1737, repentritaj en la jaro 1880 kaj restaŭritaj en 1950. La tri flankaj altaroj kun akantfoliaj kadroj kaj tiutempaj bildoj, predikejo kun statuoj de la Ekleziaj Patroj kaj Evangeliistoj, ĉiuj el la komenco de la 18-a jarcento, bildo de Sankta Vito de Antonín Machek el la jaro 1839, valora stana baptujo el la 16-a jarcento.

Partoj de la gardata areo de la preĝejo estas sur submasonaĵo ligna baroka sonorilejo kun piramida tegmento, la paroĥejo, kiu eble estis origine fondita jam en la jaro 1375, la nuntempa baroka el la 2-a duono de la 18-a jarcento estas teretaĝa kun mansarda tegmento kaj bariera muro kun pordego kaj ostejoj.

La ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Sub Bojanov alfluas en la riveron Chrudimka el la dekstra flanko rivereto Dehetník. En ĝia arbara valo de la 16-a ĝis 19-a jarcentoj estis kalkŝtonejoj, postsignoj de la malnova kalkfornejo estas proksimume 1 km sub la domaro Polanka. En la ĉirkaŭaĵo de Bojanov estis faritaj multaj trovoj de raraj mineraloj ekzemple kolumbito, rodonito, skapilito.

Bojanov kaj ĝia ĉirkaŭo estas danke al bela naturo kaj proksima vala barlago Seč elserĉata feriejo. Ĉi tieaj trutaj akvoj proponas bonajn kondiĉojn por amantoj de fiŝkaptado. La ĉirkaŭaĵo estas trateksita per kelkaj signitaj turistvojoj. En la domaro Kovářov troviĝas la rajdejo "Bašta", kiu al interesiĝantoj ebligas ĉevalajn ripozrajdojn kaj eblon de rajda trejnado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • František Mandys: Českomoravská vrchovina Eldonic Olympia Prago 1986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]