České Petrovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
České Petrovice
germane Böhmisch Petersdorf
municipo
Vido al České Petrovice el monteto Adam.
Flago
Blazono
Oficiala nomo: České Petrovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Orlica montaro
Rivero Orlička
Situo České Petrovice
 - alteco 645 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 11″ N 16° 36′ 22″ O / 50.11972 °N, 16.60611 °O / 50.11972; 16.60611 (mapo)
Katastro 6,26 km² (626 ha) České Petrovice
Loĝantaro 152 (2023)
Denseco 24,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1601
Plej facila aliro al Adam
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580066
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: České Petrovice
Retpaĝo: www.orlicko.cz/Ceskepetrovice/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo České Petrovice (germane Böhmisch Petersdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 12 km nordoriente de la urbo Žamberk en la suda parto de Orlica montaro. Vivas ĉi tie 152 loĝantoj (2023). Averaĝa jara temperaturo estas nur 3,9 .

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klášterec nad Orlicí, Mladkov kaj Pastviny.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en České Petrovice

Pri ekesto de la vilaĝo ne estas konata multo, ekzistas nur legendoj kaj konsideroj. Legendoj estas du. Laŭ la unua legendo setlantojn onidire gvidis ĉeĥo Petr, laŭ kiu la vilaĝo estas nomata. Laŭ la dua legendo Petr estis ununura homo, kiu postvivis en la vilaĝo nekonatan infektan malsanon kaj laŭ li la vilaĝo nomiĝas.

Pro serĉado de nova feliĉo en la jaroj 1860 - 1914 kelkaj homoj forlasis siajn grundojn kaj hejmojn kaj foriris en Amerikon, Germanion kaj Banaton.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869869
1880882
1890876
1900657
1910531
1921467
JaroLoĝantoj
1930443
1950179
1961208
1970174
1980172
1991159
JaroLoĝantoj
2001148
2011145
2014148
2016154
2017155
2018155
JaroLoĝantoj
2019156
2020162
2021152
2022158
2023152

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en České Petrovice

Memorŝtono[redakti | redakti fonton]

Sur limo inter sinjorejoj Kyšperk kaj Žamberk troviĝas memorŝtono, kie perdis la vivon per falo sub radoj de sia peza veturilo kamparano. La surskribo estas sur unu flanko de la ŝtono ankoraŭ nun legebla.

Krucoj[redakti | redakti fonton]

Apud vojo al monto Adam staras kruco sur loko, kie perdis la vivon veturigisto, kiun trenmortigis lia frenezumita ĉevalo. Alia kruco estas apud vojo de bieno n-ro 102, kie estis mortigita homo per fulmo.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas simpla preĝejo, kiu jam preskaŭ 200 jarojn invitas kamparanojn kaj gastojn al pia preĝo.

Preĝejo en České Petrovice

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Pri intenco kaj fondo de la kapelo sur monto Adam rakontas kronikistoj, ke negocisto Anton Baier el České Petrovice malsaniĝis malagrable sur nazo kaj ekintencis starigi sur monto Adam koloneton kun bildo de resurekto. Pli malfrue, por protekti la bildon, li konstruis sur la loko lignan kapeleton. Baier resaniĝis kaj mortis 76 jarojn aĝa.

Fortikaĵsistemo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵo en tiu ĉi apudlima regiono estas linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj inter jaroj 19351938. Ni povas sekvi ĝin de Králíky ĝis Rokytnice v Orlických horách. En katastra distrikto de České Petrovice estas 13 fuortoj kaj multaj objektoj de malpezaj fortikaĵoj. En Orlické hory kaj apud Králíky estas 60 km de fortikaĵlinio, entute 96 pezaj fuortoj kaj 525 objektoj de leĝeraj fortikaĵoj. Granda fuortaro estas sur monto Adam super České Petrovice. Artileria fuortaro Adam estas ankoraŭ nuntempe en armea administrado kaj nealirebla. La plej proksimaj alireblaj fuortaroj estas Bouda apud Těchonín kaj Hanička ĉe Rokytnice v Orlických horách.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Trans la vilaĝo gvidas kelkaj signitaj turismaj vojoj kaj cikloturismaj traceoj. Sur monto Adam estis nove malfermita limpasejo en najbaran Pollandon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]