Mokošín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mokošín
Mokošín 01.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita en 1073 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 535 01 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 175  (2022) [+]
Loĝdenso 103 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 1′ N, 15° 34′ O (mapo)50.01486149066815.572006317935Koordinatoj: 50° 1′ N, 15° 34′ O (mapo) [+]
Alto 250 m [+]
Areo 1,704454 km² (17 0.4 454 ha) [+]
Mokošín (Ĉeĥio)
DMS
Mokošín
Mokošín
Ĉeĥa respubliko

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mokošín [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vilaĝo Mokošín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sur monteto ĉe ebenaĵo de rivero Elbo, 3 km sude de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 175 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

Mokošín estas unu el la plej malnovaj komunumoj en la regiono. La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1073. En la jaro 1086 la vilaĝo apartenis al monaĥejo de Opatovice, al kiu donacis ĝin reĝo Vratislav. Nomo de la vilaĝo estis derivita verŝajne de malnovslava diino Mokoša, kiu estis gardantino de virinoj kaj de ilia laboro. Historio de la vilaĝo estis kompreneble ligita al la klostro Opatovice kaj al proksima urbo Přelouč.

Nuntempe en Mokošín situas moderna akvopreparejo de subtera akvo por provizado de Přelouč kaj vilaĝoj en vasta ĉirkaŭaĵo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]