Dolní Újezd (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dolní Újezd
Dolní Újezd
municipo
Dolní Újezd - preĝejo de sankta Marteno
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Újezd
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Desná
Situo Dolní Újezd
 - alteco 505 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 33″ N 16° 15′ 17″ O / 49.82583 °N, 16.25472 °O / 49.82583; 16.25472 (mapo)
Katastro 19,71 km² (1 971 ha) Dolní Újezd u Litomyšle
Loĝantaro 1 974 (2023)
Denseco 100,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 61 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577995
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Újezd (Svitavy District)
Retpaĝo: www.dolniujezd.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dolní Újezd troviĝas en Ĉeĥio en regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 8 km sudokcidente de urbo Litomyšl en valo de rivereto Desná, apud ŝoseo n-ro 359 el Litomyšl al Proseč. Vivas ĉi tie 1 974 loĝantoj (2023). En historiaj fontoj ĝi estas unue menciita en la jaro 1167 en dokumento de la reĝo Vladislao la 2-a, kie ĝi estis nomata Újezd na Lubném. La plej malgranda alto estas 370 m s.m., la plej granda 436 m s.m. La vilaĝo ekestis per kuniĝo de vico da domaroj, post kiuj restis konservitaj lokaj nomoj, kiel Rovinka, Malvařice, Praha, Pazucha, Víska, Ždár, Přibiňoves, Kabatoves, Záves, Bořkov kaj Dolečka. Nuntempaj partoj de la komunumo estas domaroj Jiříkov kaj Václavky.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trstěnice, Sebranice, Horní Újezd, Morašice, Osík, Litomyšl, Vidlatá Seč kaj Desná.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vivo en iama vilaĝo estis profunde kunigita kun religio. Laŭ tradicio la kristanismo en ĉi tiu regiono komencis anstataŭi paganajn kultojn tuj komence de ciril-metodaj misioj, jam ĉe la fino de la 9-a jarcento. Jam antaŭ la romia preĝejo en Dolní Újezd el la unua duono de la 13-a jarcento estis samloke kapelo, eble rotundo aŭ ligna ĉarpentita preĝejo. De komenco de la 15-a jarcento, ĝis la 2-a duono de la 16-a jarcento ĉi tie superis la ĉeĥa kunfratara eklezio, pli malfrue la evangeliana konfesio. Sekve post alveno de katolika nobelaro de la familio Pernštejn en fronto kun hispanino Maria Manrique de Lara, edzino de Vratislav de Pernštejn okazadis amasa rekatolikigo. Pli malfrue havis fortan influon t.n. Rozaria frataro fondita en la jaro 1733 sub aŭspicio de František Václav Trautmansdorf, tiama posedanto de la senjorejo de Litomyšl.

Sekulara socia vivo komenciĝis per fondoj de etindustriista societo en la jaro 1863 kaj de Societo de teatraj amatoroj.

Tre signifa evento de la regiono, kiu helpis influi plibonigon de nekonsolebla servutula situo de la terkulturista popolo estis terkulturista leviĝo en la jaro 1680.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 425
18802 415
18902 361
19002 352
19102 350
19212 318
JaroLoĝantoj
19302 161
19501 781
19611 765
19701 730
19801 749
19911 817
JaroLoĝantoj
20011 875
20141 983
20161 966
20171 982
20181 963
20191 936
JaroLoĝantoj
20201 967
20211 860
20221 955
20231 974

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Marteno[redakti | redakti fonton]

Pri longa historio de la vilaĝo atestas origine romia preĝejo de Sankta Marteno el la jaro 1230. En la 14-a jarcento estis al la preĝejo alkonstruita gotika presbiterejo kaj okaze de pluaj aranĝoj en la jaro 1553 ankaŭ la renesanca portalo. Novgotika aranĝo de la preĝejo estis farita en la jaro 1909. La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, oblongforma sakristio estas sur norda flanko, prisma turo en la okcidenta fronto. La presbiterejo estas plafonita per dukampa krucforma volbo, en la navo estas kaseda plafono. La ĉefaltaro havas rokajan dekoron de V. Hendrych el Litomyšl el la jaro 1785, la bildo de Sankta Marteno de J. Umlauf estas el la dua duono de la 19-a jarcento. La flanka altaro de Virgulino Maria estas klasikisma kun bildo de J. Umlauf el la jaro 1875, la predikejo estas empira el la jaro 1809, baroka orgeno havas akantfoliajn lignoskulptaĵojn kun rozetoj, ŝtona baptujo estas el la jaro 1774.

Tombejo kaj sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo estas tombejo en kiun oni eniras tra frubaroka sonorilejo el la 17-a jarcento. Tiu havas la unuan etaĝon masonitan, la dua etaĝo estas ligna. Antaŭ la preĝejo estas du kapeletoj. Sur la tombejo estas lokita moderna plastikaĵo de Olbram Zoubek.

Monumento de servutula leviĝo[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo staras monumento al la viktimoj de servutula leviĝo kontraŭ litomyšla aŭtoritato, kiu ĉi tie okazis en la jaro 1680. La monumenton en la jaro 1914 faris skulptisto O. Velinský laŭ propono de Jan Štursa. Karaktera signo de la monumento estas, ke ne temas pri "portreto" de ĉeĥa terkulturisto el la 17-a jarcento. La kapoj de ekzekutitaj ribeluloj - Matěj Abrahám, Lukáš Pakosta kaj pliaj estas malsupre apud la piedoj de alegoria figuro, kiu estas pli verŝajne optimisma glorigo de simpla homo, kreanto de realaj valoroj.

Statuo de Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

Proksime de la monumento troviĝas statuo de Virgulino Maria, majstra verko de skulptisto Václav František Pacák el la jaro 1737.

Praga ponto[redakti | redakti fonton]

Valora memorindaĵo estas ankaŭ ŝtona t.n. praga ponto, konstruita en la jaro 1868, el kiu estis pro rekonstruado dumtempe forigitaj statuoj de Sankta Adalberto, Sankta Venceslao, Sankta Jozefo kaj Sankta Johano Nepomuka.

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

En la komunumo estas konservitaj tipaj terkulturistaj bienetoj el la 19-a jarcento, fermitaj en kvadrata kvar-ala situo kaj lignaj ĉarpentitaj domoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.