Saltu al enhavo

Trojovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trojovice
germane Trojowitz
municipo
Preĝejo de sankta Mikaelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trojovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Ležák
Situo Trojovice
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 11″ N 15° 54′ 42″ O / 49.93639 °N, 15.91167 °O / 49.93639; 15.91167 (mapo)
Katastro 2,72 km² (272 ha) Trojovice
Loĝantaro 188 (2024)
Denseco 69,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 33
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572403
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trojovice
Retpaĝo: www.trojovice.wz.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Trojovice (germane Trojowitz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en iom ondoforma pejzaĝo inter rivero Chrudimka kaj rivereto Ležák, 10 km oriente de urbo Chrudim kaj 4 km sude de Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 188 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hrochův Týnec, Řestoky, Přestavlky, Honbice, Nabočany kaj Zájezdec.

Vilaĝo Trojovice estis verŝajne fondita en la 12-a jarcento. Tiam ĝi situis inter tri ekleziaj distriktoj Zájezdec, Řestoky kaj Honbice, sed apartenis al monaĥejo Kladruby. El la tri distriktoj verŝajne ekestis nomo de la vilaĝo. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1244, kiam ĝi fariĝis vilaĝo senjora. Senjoroj konstruigis ĉi tie fortikaĵeton, mastruman korton kaj en la jaro 1374 en loko de nuna sanktejo lignan preĝejon de Arĥianĝelo Miĥaelo kun paroĥestra domo. En la jaro 1567 estis en Trojovice konstruita muelejo, en vilaĝo estis jam en mezepoko gastejo kun bier- kaj alkohol-farejoj.

Antaŭ la jaro 1744 la preĝejo en Trojovice kaj paroĥestra domo forbrulis kaj posedantoj de Trojovice, premonstratoj, konstruigis la novan, el ŝtono, kovritan per ŝindo, kun du bulbaj turoj. Bedaŭrinde ankaŭ tiu ĉi preĝejo forbrulis en la jaro 1855 kaj paroĥanoj devis rekonstruigi ĝin. La konstruo estis finita en la jaro 1860.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869373
1880396
1890401
1900381
1910404
1921373
JaroLoĝantoj
1930335
1950270
1961271
1970247
1980217
1991186
JaroLoĝantoj
2001194
2011191
2014189
2016197
2017189
2018187
JaroLoĝantoj
2019187
2020181
2021180
2022186
2023193
2024188

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Ĉefanĝelo Mikaelo

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sur monteto en centro de la vilaĝo. Estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj apuda sakristio kaj kun turo en okcidenta frontalo. Fasado estas fragmentita per kadroj en stuko, oblongaj fenestroj estas kun segmentaj volbaĵoj. La presbiterejo kaj navo estas platplafonaj, triumfa arko duoncirkla, sur okcidenta flanko estas masonita ĥorejo. Sakristio kaj subturejo estas kruce volbitaj. La ĉefaltaro estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento kun bildo de Sankta Miĥaelo, tubernaklo kun figuraj skulptaĵoj kaj statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, tri flankaj altaroj kun bildoj de Sankta Adalberto, de Krucumito kaj de Sankta Johano Almozpetanto.

Pluaj konstruaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Estinta bierfarejo

[redakti | redakti fonton]

Bierfarejo estas frubaroka konstruaĵo el la jaro 1681. En ĝia frontalo estas blazono de familiaro Zeller.

Domo n-ro 23

[redakti | redakti fonton]

La domo estas el la unua duono de 19-a jarcento kun simple fragmentita fasado.

Krucifikso sur kruciĝo de vojoj al Honbice kaj al Hrochův Týnec estas datita 1772, forĝita, staranta sur ŝtona soklo.

Fortikaĵeto

[redakti | redakti fonton]

Ĉe fiŝlago estas ankoraŭ videblaj restoj de estinta fortikaĵeto neniigita en la jaro 1469, verŝajne de hungaroj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]