Dřenice
Dřenice | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Chrudim | ||
Fondita en | 1381 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 537 01 - 538 31 | ||
Retpaĝaro | http://www.drenice.cz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 361 (01,01,2014) | ||
Loĝdenso | 158 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°58′57″N 15°44′40″O / 49.9825°N, 15.74444°O (mapo)Koordinatoj: 49°58′57″N 15°44′40″O / 49.9825°N, 15.74444°O (mapo) | ||
Alto | 245 m | ||
Areo | 2,546376 km² (25 4.6 376 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Dřenice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en malprofunda valo de la rivereto Bylanka, 5 km norde de la urbo Chrudim kaj 6 km sude de la urbo Pardubice.
Historio[redakti | redakti fonton]
Sur teritorio de Dřenice estis trovitaj restaĵoj post paŝtistaj triboj en tempoj antaŭ 5 mil jaroj, ĉefe argilaj vazoj, pugnokojnoj, ĉiziloj ktp. La unua skriba mencio pri Dřenice estas nur el la jaro 1381. Posedantoj de la vilaĝo ofte ŝanĝixgis ĝis la jaro 1660, kiam Eva Glauchová vendis ĝin al la sinjorejo Mezilesí, kies parto ĝi estis ĝis la jaro 1848.
En loka parto nomata Na Hrázi (Sur Digo), kiu iam baris la valon por granda fiŝlago "Dřenický", nun jam neekzistanta, en Bylankon enfluas Markovický rivereto. Iom pli supre estas fonto de la rojeto Dřenička. Tiu fonto havis tre bonkvalitan akvon kaj la urbo Pardubice iam spekulis uzi ĝin por la urba akvokondukilo. En ĉirkaŭaĵo de Dřenice troviĝas zonoj de bona brikfarista argilo, kiuj ebligis ekeston de kelkaj brikejoj, ekzemple en Blato, Mikulovice, Třibřichy kaj Bylany.
Apud la fiŝlaga digo troviĝas kapeleto konsekrita al Sankta Johano Nepomuka, konstruita antaŭ 200 jaroj.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.