Podhořany u Ronova
Podhořany u Ronova | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Chrudim | ||
Fondita en | 1356 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 538 41 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 249 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 56′ N, 15° 32′ O (mapo)49.93618718179715.536773996857Koordinatoj: 49° 56′ N, 15° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 284 m [+] | ||
Areo | 5,342024 km² (53 4.2 024 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Podhořany u Ronova situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur relative kruta okcidenta deklivo de montetaro Železné hory, 10 km okcidente de la urbo Heřmanův Městec, 10 km oriente de la urbo Čáslav, ĉe la ŝoseo n-ro 17 liganta tiujn urbojn. Vivas ĉi tie 249 loĝantoj (2022). Teritoria morfologio, deklivo orientita kontraŭ superregantaj okcidentaj ventoj estas aparte favora por sporta aviado el ĉi tie situanta sporta aviadejo.
Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Podhořany u Ronova
- Bílý Kámen
- Nový Dvůr
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiea kastelo ekestis en 19-a jarcento per rekonstruo de fortikaĵeto. En la jaro 1898 ĝi estis rekonstruita en novrenesanca stilo.
Naturo[redakti | redakti fonton]
Laŭ la vilaĝo estas nomata komplekso de gnejsaj petroj inter Týnec na Labem kaj Březinka kiel Bazemento de Podhořany. La vilaĝo troviĝas sur dekstra flanko de rivereto Čertovka. En la vilaĝo situas malgranda fiŝlago.
Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]
Bílý Kámen[redakti | redakti fonton]
Nomo de la vilaĝo Bílý Kámen (Blanka Ŝtono) estas laŭ granda, kelkkubometra blanka silico situanta en la vilaĝo. De la vilaĝo estas belega panoramo je kaldronvalo de Čáslav, je ĉirkaŭaĵo de Kutná Hora kaj de Havlíčkův Brod.
Nový Dvůr[redakti | redakti fonton]
Super Podhořany, ĉe la ĉefa ŝoseo al Chrudim troviĝas vilaĝeto Nový Dvůr. Apud ĝi estas sporta aviadejo de Východočeský aeroklub Pardubice (Orientbohemia aviadklubo Pardubice). Ĝi havas herban supraĵon kaj uzas ĝin motoraj kaj senmotoraj aviadiloj, motoraj glisoplanoj kaj supermalpezaj aviadiloj.
Turismo[redakti | redakti fonton]
Trans la domaro Nový Dvůr gvidas flave sigita turisma pado el Konopáč apud Heřmanův Městec al Semtěš. En Podhořany kaj en proksima ĉirkaŭaĵo kruciĝas biciklismaj padoj n-ro 4188, 4179, 4129 kaj 4128.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.