Dříteč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dříteč
municipo
Dříteč de sudo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dříteč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Dříteč
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 15″ N 15° 48′ 33″ O / 50.10417 °N, 15.80917 °O / 50.10417; 15.80917 (mapo)
Areo 5,37 km² (537 ha)
Loĝantaro 601 (2023)
Denseco 111,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1229
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 05
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574953
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dříteč
Retpaĝo: www.dritec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dříteč (legu Drziteĉ) en Ĉeĥio situas en regiono Pardubice, 8 kilometroj norde de Pardubice apud neĉefa ŝoseo de 3-a klaso liganta Pardubice kaj Hradec Králové, gvidata sub dominanta romantika burgo Kunětická hora. Vivas ĉi tie 601 loĝantoj (2023). Proksime al la komunumo estas luksa golfejo kun hotelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En historiaj fontoj la kumunumo estas unue menciita en la jaro 1228, kiam la vilaĝo Dříteč (Drzieczie) transiris el havaĵo de senjoro Czasta (Ĉasta) al monaĥejo Opatovice. Post husanaj militoj la komunumo Dříteč apartenis al senjorejo Pardubice. Kiel ŝanĝiĝis posedantoj de tiu bienego, alterniĝis ankaŭ posedantoj de Dříteč.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Dominanto de la komunumo estas gotika preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, fondita en la 2-a duono de 14-a jarcento, rearanĝita baroke en la jaro 1699 kaj restaŭrita en 1872, interne nove pentrita en 1952. Ĝi estas ununava kun poligone fermita pastrejo, kun la turo kaj sakristio sur norda flanko kaj kun baroka antaŭĉambro sur suda flanko. Presbiterejo estas volbita krucforme kun ŝtonaj ripoj. En loko, kie ili kuniĝas estas elĉarpentita vizaĝo de Sankta Petro. La navo havas plafonon platan, ĥorejo estas subvolbita per deprenita volbo. Okaze de riparoj en 1864 estis en interioro trovitaj surmuraj pentraĵoj bildantaj utrakvistan komunion. Ili pruvis, ke la preĝejo siatempe estis utrakvista, ne katolika. Bedaŭrinde tiuj ĉi malnovaj pentraĵoj ne estis konservitaj. La preĝeja ekipaĵo estas novgotika, sur la ĉefa altaro estas bildo de J. Papáček el Chrudim. En la fenestro sur norda flanko de la navo estas enmetita negranda pentraĵo sur vitro de la Sinjorino Maria Sepdolora el la 1-a duono de 17-a jarcento. Sur ekstera flanko de la preĝeja muro estas memorplato de Václav Veverka, kiu kun sia kuzo František inventis simplan formon de ĉarplugilo kaj estis entombigita ĉi tie en tombejo en la jaro 1849.

Malgrandaj arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtona kruco en centro de Dříteč
Memorplato de Václav Veverka
  • Ŝtona kruco en centro de la vilaĝo estis kreita en la jaro 1884.
  • Ŝtona kruco post Mariana strato, en suda parto de la komunumo en ombro de grandega tilio. Ekesto de la kruco ne estis datita.
  • Novgotika ŝtona kruco malantaŭ la vilaĝo direkte al Lukovna devenas el la jaro 1874. La verko estas grave difektita.
  • Memormonumento al falintaj kuncivitanoj en la unua mondmilito situas maldekstre de la preĝejo de Petro kaj Paŭlo en centro de la komunumo. En suba parto estas enmetita ŝtona plato kun plastikaĵo de T. G. Masaryk. La verko estas kompletigita per dekora ĉena barilo.
  • Ŝtona kruco en norda parto de la komunumo, dekstre de komunikaĵo al Újezd estas verko de J. Doležal el Pardubice kaj estis kreita fine de la unua mondmilito. La verko estas dekorative barita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]