Hrobice (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrobice
Hrobice
municipo
Vilaĝplaco de Hrobice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hrobice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Hrobice
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 30″ N 15° 46′ 54″ O / 50.10833 °N, 15.78167 °O / 50.10833; 15.78167 (mapo)
Katastro 6,15 km² (615 ha) Hrobice
Loĝantaro 245 (2023)
Denseco 39,84 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575046
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrobice (okres Pardubice)
Retpaĝo: hrobice
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Hrobice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 7 km norde de urbo Pardubice, proksime de ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 245 loĝantoj (2023). En distanco de 2 km norde de la vilaĝo estas karba elektrejo kaj regiona termocentralo Opatovice. En la vilaĝo estas ekzerca centro por saltrajdaj ĉevaloj. Sportan rajdadon entreprenas ankaŭ "Stalo Hasák". Proksime de Hrobice estas moderna akvopreparejo de Vodovody a kanalizace Pardubice (Akvokondukiloj kaj kanalizoj Pardubice), kiu liveras akvon en akvokondukilan sistemon de la regionoj Pardubice kaj Hradec Králové. En la vilaĝo estas negranda alkoholfarejo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stéblová, Němčice, Bukovina nad Labem, Čeperka, Srch, Dříteč kaj Opatovice nad Labem.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869173
1880210
1890193
1900191
1910176
1921157
JaroLoĝantoj
1930225
1950117
1961223
1970190
1980188
1991163
JaroLoĝantoj
2001187
2014214
2016209
2017212
2018216
2019210
JaroLoĝantoj
2020229
2021230
2022229
2023245

Naturo[redakti | redakti fonton]

Baroch[redakti | redakti fonton]

Sude, proksime de la vilaĝo, estas Ŝtata natura rezervejo Baroch proklamita en la jaro 1998. La teritorio ampleksas 31,39 ha, el tio ĉirkaŭ 27 ha estas senalflua fiŝlago plejparte surkreskita per kano kaj tifao kaj 4 ha de torfmarĉejo. La lokalejo estas protektata pro apero de multaj raraj botanikaj specioj, ekzemple Marĉa epipakto (Epipactis palustris), vipurlango (Ophioglossum vulgatum), Karnokolora orĥido (Dactylorhiza incarnata), hidrokotilo (Hydrocotyle vulgaris) kaj aliaj, kaj multaj raraj zoologiaj specioj - amfibioj, reptilioj kaj mamuloj. Sed ĉefe ĝi estas signifa nestejo de 83 birdaj specioj, ekzemple de Griza ansero (Anser anser), Platbeka anaso (Anas platyrhynchos), Kana lokustelo (Locustella luscinioides) kaj signifa vivejo por pliaj 73 birdaj specioj.

Tůň u Hrobic[redakti | redakti fonton]

Proksime de la vilaĝo estas natura memorindaĵo Tůň u Hrobic (Profundaĵo apud Hrobice), kiu estas malnova riverbrako de Elbo kaj ĝi prezentas reston de estinta apudelba pejzaĝo. Ĝi ampleksas 2,59 ha kaj estis proklamita en la jaro 1982.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]