Municipo Sruby situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Tichá Orlice kaj Loučná, ĉe ŝoseo n-ro 315 inter Týnišťko kaj Choceň, 5 km okcidente de urbo Choceň. Ĝi origine estis tipa strata vilaĝo kun orte situantaj kampoj. Nuntempe estas tiu ĉi situo de domoj el la dua duono de la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcentoj difektita per konstruoj de mastruma korto kaj nova kvartalo de familiaj dometoj. Vivas ĉi tie 597 loĝantoj (2025). Al la municipo apartenas vilaĝo Hluboká.
Pseŭdohistoria preĝejo de Ĉieleniro de la Sinjoro devenas el la jaro 1878. Ĝi situas sur loko de origina gotika kirko. La preĝejo estas ununava, oblonga kun turo enmasonita en okcidenta fronto kun malpli larĝa poligone fermita presbiterejo. En la navo estas kasona plafono. Novromanika ekipaĵo devenas el la lasta kvarono de 19-a jarcento.
La vilaĝo najbaras kun vasta zono de arbaroj inter Choceň kaj Hradec Králové. La regiono estas ideala por pieda turismo kaj cikloturismo en ebenaĵo de rivero Tichá Orlice kaj por ripoza kolektado de arbarfruktoj kaj fungoj. Proksime de Sruby, norde en arbaro, kondukas turisma verde markita vojo inter Choceň kaj Horní Jelení, kaj tra Sruby kondukas cikloturismaj vojoj n-ro 4237, 4229 kaj 4230, kiujn oni povas diversmaniere kombini kun pluaj aliaj vojoj.