Saltu al enhavo

Tichá Orlice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tichá Orlice
Tichá Orlice
rivero
Bazaj informoj
Longeco 107,5 km
Akvokolekta areo 755,4 km²
Averaĝa trafluo 7,02 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 780 m
Enfluejo Orlice
- Alteco 247 m
Geografio
Alfluantoj Lipkovský rivereto (d.), Orličský rivereto (md.), Bystřec (md.), Čermná (md.), Lukavický rivereto (d.), Dobroučka (md.), Potočnice (d.), Libchavský rivereto (d.), Třebovka (md.), Řetovka (md.), Ostrovecký rivereto (md.), Skořenický rivereto (d.), Čermná (md.), Velinský rivereto (md.) kaj Žďárský rivereto (md.)
Map
Riveroj en Ĉeĥio
vdr

Tichá Orlice estas rivero en Ĉeĥio. Ĝi fontas sur deklivoj de monto Jeřáb (1002 m s.m.) en natura parko Jeřáb super vilaĝo Horní Orlice, parto de komunumo Červená Voda. Ĝi komence fluas okcidenten ĝis Mladkov, kie ĝi turnas sian ĉefdirekton sudokcidenten ĝis Ústí nad Orlicí, poste ĝis Choceň ĝi fluas okcidenten kaj fine nordokcidenten ĝis sia kunfluo de maldekstre kun Divoká Orlice en katastra distrikto Žďár nad Orlicí. La plejsupra riveretapo super Jablonné nad Orlicí havas grandan flufalon kaj ŝtonegan riverujon. El Jablonné ĝis Choceň la rivero libere fluas trans arbarriĉa profunda valo, iam vastiĝanta. Sub Choceň ĝi enfluas en vastan arbarriĉan kaj herbejan ebenaĵon, kie Tichá Orlice grave meandras, la riverujo estas sabla aŭ argila. La bordoj estas abunde surkreskintaj. La rivero estas okaze de favoraj kondiĉoj navigebla de Jablonné nad Orlicí en longo 91 km.

Tichá Orlice fluas trans vilaĝoj Horní Orlice, Dolní Orlice, urbo Králíky, vilaĝoj Lichkov, Mladkov, Těchonín, Sobkovice, urbo Jablonné nad Orlicí, vilaĝoj Verměřovice, Orlice, urbo Letohrad, vilaĝoj Hnátnice, Černovír, urbo Ústí nad Orlicí, vilaĝoj Kerhartice, Perná, urboj Brandýs nad Orlicí, Choceň, vilaĝoj Běstovice, Plchovice, Nová Ves, Korunka, Čermná nad Orlicí, Borohrádek kaj Žďár nad Orlicí.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]