Černovír (Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Černovír
germane Tschernowier
vilaĝo
Oficiala nomo: Černovír
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Černovír
 - koordinatoj 49° 59′ 2″ N 16° 25′ 57″ O / 49.98389 °N, 16.43250 °O / 49.98389; 16.43250 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Černovír enkadre de Ĉeĥio
Situo de Černovír enkadre de Ĉeĥio
Situo de Černovír enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Černovír (Ústí nad Orlicí)
Portalo pri Ĉeĥio

Černovír (germane Cernovyr, Tschernowier) estis pli frue memstara komunumo situanta oriente de la urbo Ústí nad Orlicí en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sur maldekstra bordo de la rivero Tichá Orlice kaj nun estas parto de Ústí nad Orlicí. Post la jaro 1945 ĝi estis prisetlita per ĉeĥa loĝantaro. Vivas ĉi tie 295 loĝantoj (2021). Estis ĉi tie fondita Grupo de volontestingantoj Černovír. Troviĝas ĉi tie kapelo de Sankta Gotardo, monumento de Sankta Johano Nepomuka kaj en arbaro super la komunumo statuaro al Trinitato.

Rivero Tichá Orlice fontas sur okcidenta deklivo de la monto Jeřáb en Hanušovická montetaro kaj fluas proksime de la urboparto. Ĉe kluzo post la komunumo troviĝas purigejo de rubakvoj por Ústí nad Orlicí kaj ĉirkaŭo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869753
1880799
1890753
1900788
1910743
1921662
JaroLoĝantoj
1930749
1950467
1961398
1970335
1980268
1991268
JaroLoĝantoj
2001322
2011294
2021295

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Gotardo estas salonega konstruaĵo orientita, finita per presbiterejo de ekstere triedra. Fasado estas dividata per horizontalaj kaj vertikalaj strioj. En la fronto troviĝas portalo kun ŝtona pordofosto. Jarnumero 1851 sur pinjono indikas kiam estis la kapelo konstruita sur loko de estinta ligna sonorilejo. Super la fronta pinjono troviĝas forĝita duala kruco kun forĝitaj floroj kaj rokajloj. Interna salonego estas finita per semicirkla absido, plafono estas ebena. Orgenejo estas sur du kolonoj, ligna, stukita. La ĉefa altaro havas cilimdran rivoluan tabernaklon, distribuitan en alojn. Sur flankoj troviĝas kvar kolonoj, portantaj ĉirkaŭkurantan surkolonaĵon. Tegmenteto estas sonorilforma kun mariakulta bildo super ĝi. Ambaŭflanke troviĝas adorantaj anĝeloj el la duono de 19-a jarcento. Korpuso de orgeno estas triparta kun malpli alta centra parto, enŝovita en orgeneja balustrado. Interioron ornamas gigantaj, pintece elkurantaj kornikoj, sekcitaj plenigoj, aloj el bendoj kaj akantfolioj el la 1-a duono de la 18-a jarcento.

Transporto[redakti | redakti fonton]

En Černovír estas du bus-haltejoj (sur vojforko kaj sur vilaĝplaco) kaj trans la komunumo iras bicikla vojo erl Ústí nad Orlici ĝis Letohrad.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Trans la vilaĝo kondukas nove modernigita elektrizita unurela fervoja linio Ústí nad Orlicí - Lichkov - Štíty/Międzylesie kaj plu en Pollandon.

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Černovír (Ústí nad Orlicí) en la ĉeĥa Vikipedio.