Horní Houžovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Houžovec
vilaĝo
Ligna preĝejeto en Horní Houžovec
Oficiala nomo: Horní Houžovec
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Horní Houžovec
 - koordinatoj 49° 57′ 31″ N 16° 28′ 29″ O / 49.95861 °N, 16.47472 °O / 49.95861; 16.47472 (mapo)
Loĝantaro 48 (2021)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo de Horní Houžovec enkadre de Ĉeĥio
Situo de Horní Houžovec enkadre de Ĉeĥio
Situo de Horní Houžovec enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Houžovec
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Houžovec (germane Hertersdorf) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta oriente de la urbo Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas ĉe negrava sakstrato inter Knapovec kaj Horní Houžovec kaj nun estas parto de Ústí nad Orlicí. Unue ĝi estas menciata en skriba dokumento el la jaro 1292 sub ĝia tiama nomo villa Herterici. Ĝi estis servutula vilaĝo de la sinjorejo Lanŝperk, pli poste de la sinjorejo Lanškroun. En la jaro 2009 ĉi tie estis tenata en registro 32 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 48 loĝantoj. Horní Houžovec estas ankaŭ nomo de katastra distrikto kun areo 4,06 km².

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869313
1880312
1890328
1900305
1910313
1921310
JaroLoĝantoj
1930294
1950124
196198
197081
198063
199149
JaroLoĝantoj
200168
201159
202148

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo al Vizito de Sankta Maria estas malgranda ligna konstruaĵo sur vilaĝplaco en Horní Houžovec. Estas valora ekzemplo de la popola arkitekturo en la regiono Ústí nad Orlicí. Temas pri malgranda okangula ĉarpentita konstruaĵo sur ŝtona bazamento. Eksteraj vandoj estas tegitaj per lignotabuloj, internaj vandoj stukitaj. Plafono estas ebena. Okangula tendotegmento superas per lanterno kaj bulba kupolo. Ĉe flanko de la preĝejeto situas ankaŭ ĉarpentita sakristio. Super ĝia gablotegmento estas sonorilejo kun tendotegmento. La tegmentoj estas ŝindaj. Interna instalaĵo estas nevalora. Sur kornico de la sakristio estas jarnumero 1871. Temas pri filia preĝejo apartenanta al paroĥejo Knapovec. Diservoj nuntempe en la preĝejeto ne okazas.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]