Saltu al enhavo

Dolní Houžovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Houžovec
vilaĝo
Kapelo al Sepdolora Virgulino Maria
Oficiala nomo: Dolní Houžovec
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Ustí nad Orlicí
Municipo Ústí nad Orlicí
Historiaj regionoj Bohemio, Ĉeĥio
Montaro Svitava montetaro
Situo Dolní Houžovec
 - koordinatoj 49° 58′ 5″ N 16° 28′ 28″ O / 49.96806 °N, 16.47444 °O / 49.96806; 16.47444 (mapo)
Areo 4,48 km² (448 ha)
Loĝantaro 52 (2021)
Denseco 11,61 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo de Dolní Houžovec enkadre de Ĉeĥio
Situo de Dolní Houžovec enkadre de Ĉeĥio
Situo de Dolní Houžovec enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Houžovec
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Houžovec (germane Seibersdorf) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta oriente de la urbo Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas ĉe negrava strato inter Knapovec kaj Horní Dobrouč kaj nun estas parto de Ústí nad Orlicí. Unue ĝi estas menciata en skriba dokumento el la jaro 1292. Ĝi estis servutula vilaĝo de la sinjorejo Lanŝperk, pli poste de la sinjorejo Lanškroun. En la jaro 2009 ĉi tie estis tenata en registro 32 adresoj kaj en la jaro 2001 ĉi tie vivis nur 49 loĝantoj. Dolní Houžovec estas ankaŭ nomo de katastra distrikto kun areo 4,48 km².

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869367
1880372
1890349
1900317
1910319
1921293
JaroLoĝantoj
1930307
1950136
1961118
1970102
198078
199156
JaroLoĝantoj
200149
201145
202152

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo al sepdolora Maria Virgulino estas pli granda ŝtona kapelo, kiu en la jaro 1904 anstataŭis la originan lignan lapelon, kiun oni pro malbona stato devis malkonstrui. En la jaro 1921 estis la kapelo ekipita per du novaj sonoriloj. En periodo post la jaro 1945 la kapelo ĉiam pli konsumiĝis. Vasta rekonstruo okazis en 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kun financa helpo de estintaj germanaj loĝantoj.