Horní Dobrouč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Dobrouč
germane Dittersbach
vilaĝo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Oficiala nomo: Horní Dobrouč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Dolní Dobrouč
Historia regiono Bohemio
Domoj 99 2009
Situo Horní Dobrouč
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 58″ N 16° 30′ 37″ O / 49.96611 °N, 16.51028 °O / 49.96611; 16.51028 (mapo)
Katastro 10,15 km² (1 015 ha) Horní Dobrouč
Loĝantaro 257 (2021)
Denseco 25,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Dobrouč
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Dobrouč estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de la municipo Dolní Dobrouč. Ĝi preskaŭ ligas al Dolní Dobrouč sudoriente, ĉe la ŝoseo al Lanškroun. Vivas ĉi tie 257 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

En historiaj fontoj estas Horní Dobrouč unue menciata en la jaro 1292 sub nomo Dittersbach kiel havaĵo de klostro Zbraslav.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto estas malfrubaroka el la jaro 1770. La turo en okcidenta fronto estis finkonstruita en la jaro 1799. La preĝejo estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo. Plafonoj en la navo kaj en presbiterejo estas krucaj volboj. La fenestroj estas oblongaj kun segmentaj volbaĵoj. En la ĉefa fronto estas niĉoj kun ŝtonaj statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Sakristio estas sur norda flanko. La ekipaĵo estas plejparte el la 19-a jarcento, la predikejo estas ornamita per figuraj reliefoj, bildo de Nemakulita devenas el la fino de 18-a jarcento.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estas el la fino de 18-a jarcento, duetaĝa, kvinaksa.

Teraso kun statuoj[redakti | redakti fonton]

Nekutima aro de plastikaĵoj de nekonata majstro en terase aranĝita tereno sur piedo de Třebovické rokmuroj inter Dolní Dobrouč kaj Horní Dobrouč estas proksimume el la jaro 1730. Temas pri statuo de Madono kun bebo sur piramido, ĉirkaŭigita per pliaj naŭ statuoj. Oni rakontas legendon pri lanŝkroŭna superulara rentomajstro Matěj Josef Hiessig, kiu ĉi tie eskapis de morto, kiam lia kaleŝo falis el la ponteto en rivereton.

Statuo[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭ estinta paroĥestrejo troviĝas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1800.
  • Antaŭ la preĝejo sur ornamita soklo estas krucifikso datita 1780.

Fotoj el Horní Dobrouč[redakti | redakti fonton]