Lanšperk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lanšperk , (germane Landsberg) estas vilaĝo, kiu troviĝas en regiono Pardubice, en distrikto Ústí nad Orlicí, proksimume 3 km nordoriente de la distrikta urbo. Lanšperk estas administrative parto de la komunumo Dolní Dobrouč, kaj situas ĉirkaŭ 2 km de ĝi, plejparte sur monteto apud ruinoj de la burgo Lanŝperk. Kelkaj domoj situas sub la monteto ĉe ŝoseo nr. 360, kiu ligas Ústí nad Orlicí kaj Letohrad, resp. la domoj situas ĉe la rivero Tichá Orlice, kiu ĉi tie fluas.

Krom ruinoj de la burgo situas en vilaĝeto kapelo, konsekrita en la jaro 1898 al ĉieleniro de la virgulino Maria ornamita per la lasta vojo de Adolf Lachman. Interesaj estas ĉi tie ankaŭ tipaj vilaĝaj domoj nr. 12 kaj 13.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1285. En vilaĝon oni povas veturi per buso, trajno, estas ĉi tie ŝoseo kaj bicikla vojo inter Ústí nad Orlicí kaj Letohrad. En la vilaĝo estas resoracio kaj pensiono.


„Lanšperk“ ĉirkaŭ la jaro 1880 (K. Liebscher)


Historio de la burgo[redakti | redakti fonton]

Burgo Lanŝperk estis fondita proksimume en duono de la 13-a jarcento dum regado de lastaj Prĵemislidoj kadre de koloniigo de maldense loĝata apudlima praarbaro en orienta Bohemio, kiu estis reĝa havaĵo. Fondis ĝin aŭ Vilhelmo de Drnholec, aŭ iu el liaj filoj, kiuj estis Herzman kaj Ulriko. Baldaŭ post fondo transiris la burgo en reĝan havaĵon kaj fariĝis administrativa centro de la vasta sinjorejo. La unua skriba mencio pri Lanšperk estas el la jaro 1285, kiam la reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al Zaviŝ de Falkenŝtejn. En la jaroj1292 kaj 1304 la reĝo la sinjoreon, donacis al nove fondita cisterciana klostro en Zbraslav. Sekve de tiu ĉi akto ekestis kaj nelonge ekzistis sur la burgo prepostejo, unue memorigata en la jaro 1314, kiu por la klostro Zbraslav sur tiu ĉi fora klostra sinjorejo realigis administran funkcion. Dum la unua duono de la 14-a jarcento donis cistercianoj de Zbraslav la lanšperkan sinjorejon ripete en garantiaĵon kaj en la jaro 1358 interŝanĝe kontraŭ bienoj apud Prago transigis ĝin al Episkopejo de Litomiŝlo, kiun tiam administris Johano la 9-a el Strzeda. En komencoj de la Husmovado havis la burgon kaj sinjorejon garantie Johano de Smilkov kaj sur Kostelec kaj post li katolika nobelulo Venceslao de Dubá, kiu sur la burgo vivtenis soldataron fidelan al la reĝo Sigismondo. En la jaro 1425 la burgon konkeris husanoj, sed ĉar komisiita administratoro de la husmovado deflankiĝis al reĝo Sigismondo, devis husanoj la burgon konkeri refoje.

Vido sur norda parto de la burga areo

Inter la jaroj 1451 - 1506 posedis la burgon kaj sinjorejon familiaro Kostka de Postupice. En tiu ĉi tempo estis la burgo riparita kaj reloĝata.

De la jaro 1506 la burgon posedis familiaro Pernštejn, ĉar filoj de Vilhelmo la 2- Johano la 4-a kaj Adalberto, per edziĝo kun Anna kaj Margareta, filinoj de Bohuš Kostka de Postupice, la kunigitan sinjorejon Lanškroun-Lanšperk akiris. La sinjorejo entenis tri urbetojn kaj 28 vilaĝojn kaj vivis en ĝi 992 hubuloj. Inter la jaroj1588 - 1589 devis Johano la 5-a pro granda ŝuldiĝo la kunigitan sinjorejon Lanškroun-Lanšperk vendi al Adamo Hrzán de Harasov.

Ankoraŭ en la lasta kvarono de la 16-a jarcento komencis la burgo dezertiĝi, ĉar kiel sidedjo Pernštejnoj uzis kastelon en Lanškroun. De tiam la burgo servis kiel fonto de malkara konstrumaterialo por bontenado de la sinjora korto kaj precipe por konstruado de novaj servutulaj domoj. En la jaro 1922 okaze de grundreforfmo fariĝis ruinoj de la burgo havaĵo de komunumo Dolní Dobrouč, al kiu vilaĝo Lanšperk administre apartenas.


Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la burgo Lanšperk en la jaro 2012

La komunumo Dolní Dobrouč ĉe administrado de la burgo kunlaboras kun civiljura kompanio Zorgistaro por savo de la burgo Lanšperk. Ĝi sukcesis konservi tutan sendifektan parton de la fronta murego, konstrui simplan lapidarion por gardado de prilaboritaj ŝtonoj, kiuj pli frue estis dissemitaj en la burga areo. En norda parto de la kortego estis instalita ŝtala belvideja plato, kiu ebligas vidon sur panoramon de Orlica montaro, Králický sněžník, Suchý vrch, Buková hora kaj ĉe bona vetero eĉ sur Hrubý Jeseník. Krom propraj konservaj laboroj la Zorgistaro disvolvas ankaŭ riĉan klerigan kaj publicadan agadon.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lanšperk en la ĉeĥa Vikipedio.