Letohrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 50°02′00″N 16°30′00″E  /  50.033333°N, 16.5°O / 50.033333; 16.5 (Letohrad)
Letohrad
(Kyšperk)
germane: Geiersberg
urbo
Letohrad nám DSCN0622.JPG
Barokaj domoj en placo en Letohrad
Flag of Letohrad CZ.svg
Flago
Letohrad CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Letohrad
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Letohrad
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Orlica montaro
Memorindaĵoj Kyšperk burgo, Letohrad kastelo
Muzeoj Muzeo de metioj, Muzeo Letohrad
Rivero Tichá Orlice
Situo Letohrad
 - alteco 372 m s. m.
 - koordinatoj 50°02′00″N 16°30′00″E  /  50.033333°N, 16.5°O / 50.033333; 16.5 (Letohrad)
Areo 23,55 km² (2 355 ha)
Loĝantaro 6 322 (01.01.2012)
Denseco 268,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1513 municipo
 - unua skribmencio 1308 burgo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580538
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Letohrad
Retpaĝo: www.letohrad.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Letohrad estas urbo en pentrinda cismontaro de Orlica montaro en Ĉeĥio, regiono Pardubice, 8 km sudoriente de urbo Žamberk kaj 12 km nordoriente de distrikta urbo Ústí nad Orlicí. Ĝis la jaro 1950 Letohrad nomiĝis Kyšperk. Tiu nomo estis derivita de nomo Geiersberg (Supí hora - Vulturmonto), de estinta ĉi tiea rabista burgo, unue menciita en la jaro 1308 kaj neniigita dum husanaj militoj. La unua skriba mencio pri la urbo mem devenas nur el la jaro 1513. Jam en la 16-a jarcento Kyšperk akiris iujn urborajtojn, sed signifa ekonomia disvolvo estis ligata nur kun familiaro Vitanovský el Vlčkovice, al kiu la urbeto apartenis en la 17-a jarcento.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo en Letohrad

Kastelo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1680 - 1685 konstruigis ĉi tie Hynek Jetřich Vitanovský el Vlčkovice kastelon kaj hospitalon. Proksime de la kastelo li konstruigis ankaŭ kastelan kapelon, nuntempan preĝejon de Sankta Venceslao. Post la jaro 1730 grafino Terezie Bred el Špandava rekonstruadis la kastelon. La plibeligadon de la kastelo daŭrigis ĉirkaŭ la jaro 1900 ankaŭ Karel Stubenberg, kiu aranĝis fasadon en pseŭdoklasikisma stilo. Pli malfrue estis aranĝataj nur interioroj. En la kastelo nuntempe estas hotelo, restoracio, gimnazio, artlernejo kaj urba biblioteko. Apud la kastelo etendiĝas romantike aranĝita parko kun empira akvujo, altano kaj artefarita groto kun belvidejo.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo elstaras per riĉa interna ornamo, stukaĵo estas laboro de G. Maderna. Partoj de la ĉefa altaro estas statuoj de Sankta Adalberto kaj Sankta Prokopo kaj bildo "Morto de Sankta Venceslao", verko de pentristo Christian Sambach el la jaro 1785. Super la ĉefaltaro estas bildo de Sankta Ludmila de nekonata aŭtoro el la 2-a duono de la 19-a jarcento. Sur flankaj altaroj estas bildoj de Sankta Familio kaj de Sankta Johano Nepomuka de loka pentristo Jan Umlauf. La predikejo kun statuo de Sankta Johano Baptisto devenas el la jaro 1786, orumita lignoskulptaĵo de la sama sanktulo ornamas kovrilon de la baroka sabloŝtona baptujo el kvardekaj jaroj de la 18-a jarcento. En la preĝejo estas entombigitaj grafino Terezie Marcolini-Feretti kaj grafo Hynek Jetřich Vitanovský el Vlčkovice. Apud proksima sonorilejo estas memorejo de nacivekiĝinto František Vladislav Hek, kiu en Letohrad mortis kaj estas ĉi tie enterigita.

Ceteraj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la urboplaco staras baroka mariakulta kolono, verko de la skulptisto Antonín Appeller el Litomyšl el la jaro 1725. Starigis ĝin grafo Joachim Harrach kiel dankesprimo por tio, ke pesta epidemio tiutempe evitis Kyšperkon. La sabloŝtona kolono estas 15 m alta kaj ornamas ĝin statuoj de Virgulino Maria, Sankta Karlo el Borrome, Sankta Floriano, Sankta Roĥo, Sankta Sebastiano.

Sur norda kaj orienta flankoj de la urboplaco staras burĝaj domoj kun arkaĵaro el la jaroj 1647 - 1680.

La Urba muzeo prezentas historion de la urbo, alumetfaradon, signifajn personojn el Letohrad, popolvestojn kaj lokajn metiojn. Interesa eksponaĵo estas sledo de imperiestro Napoleono, per kiu li forfuĝis el Rusio.

En estinta forĝejo el la jaro 1750, nomata Nový dvůr (Nova korto) troviĝas Muzeo de metioj. La ekspozicioj pri kvardek metispecoj, tipaj por la regiono, enhavas kelkajn unikajn eksponaĵojn, ekzemple modelon de muelejo el la jaro 1905, aŭ metiistan ateston de mielkukisto el la jaro 1913.

En antaŭurbo nomata Orlice staras monumenta baroka preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria el la jaro 1711 konstruita de loka konstruisto O. Castelli.

Proksime de la urbo sur monteto situas kapelo kun ambitoj de Sankta Johano Nepomuka. Ĝi ekestis en la jaro1736 kaj havas horizontalan formon de kvinangula stelo, simbolo de tiu ĉi sanktulo, kaj kvin ambitojn ornamitajn per bulbaj turetoj. La ambitoj enhavas kalvarian vojon el ĉirkaŭ la jaro 1866, kies aŭtoro estas pentristo Dominik Umlauf. Al la kapelo kondukas tilia aleo.

Malantaŭ la norda rando de la urbo estas la dua plej malnova fazanejo en Ĉeĥio, fondita en la jaro 1628. Ĝi estas natura memoraĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]