Pustá Rybná
Pustá Rybná | |
germane Wüst Rybny | |
municipo | |
Pustá Rybná el monteto
| |
Oficiala nomo: Pustá Rybná | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Polička |
Historia regiono | Bohemio |
Cismontaro | Žďárské vrchy |
Naturmemorindaĵo | Rybenské Perničky |
Rivero | Hlučál |
Situo | Pustá Rybná |
- alteco | 602 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 42′ 53″ N 16° 08′ 06″ O / 49.71472 °N, 16.13500 °O (mapo) |
Areo | 13,96 km² (1 396 ha) |
Loĝantaro | 156 (2022) |
Denseco | 11,17 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 572 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 578649 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de vilaĝo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 6 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.pustarybna.cz | |
![]() |
Municipo Pustá Rybná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 156 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
En la jaroj 1660-1700 ĉi tie estis vitrofandejo. Oni produktis facetitan kristalon kaj pentritan vitron. Pustá Rybná estas naskiĝloko de Jan Makovský, gvidanto de ribelo de kampanuloj en la jaro 1680. Tiu ĉi ribelo estas pritraktita en la romano de Václav Kaplický "Rekruti" (Varbitoj). Pri la vilaĝo verkis ankaŭ Teréza Nováková en siaj romanoj "Drašar" kaj "Jiří Šmatlán".
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Preĝejo[redakti | redakti fonton]
Apud la tombejo ĉe la ŝoseo al Krásné troviĝas preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1838. Ĝi estis konstruita sur loko de pli malnova ligna preĝejo. Ĝi estas ununava, salonega, finita sur orienta flanko per sakristio en apsido, fasadoj estas nemembrigitaj, fenestroj tripartaj, lunetaj, la navo estas volbita per plataĵo. Ekipaĵo estas pseŭdostila el la 19-a jarcento.
Pluaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Baptista preĝejo
- Evangeliana preĝejo
- Framskeleta evangeliana paroĥestrejo
- Naturrezervejo Damašek (Damasko)
- Bone konservitaj ĉarpentitaj konstruaĵoj
- Oklatera ĉarpentita garbejo kun ekspozicio de agrikulturistaj maŝinoj kaj iloj.
Turismo[redakti | redakti fonton]
Vizitantoj povas en la vilaĝo praktiki turismon, bicikladon, rokgrimpadon sur Perníčky, fungokolektadon, skikuradon, naĝadon en Chalupy, skidescendadon kun trenlifto.
Bazaj setlejunuoj[redakti | redakti fonton]
- Betlém
- Blatina
- Damašek
- Kobylí
- Světy
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.