Zderaz (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zderaz
Zderaz
municipo
Zderaz
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zderaz
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Skuteč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Zderaz
 - alteco 478 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 39″ N 16° 05′ 58″ O / 49.82750 °N, 16.09944 °O / 49.82750; 16.09944 (mapo)
Katastro 6,6 km² (660 ha) Zderaz
Loĝantaro 271 (2023)
Denseco 41,06 loĝ./km²
Naturrezervejo Maštale
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 573876
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zderaz (Chrudim District)
Retpaĝo: www.zderaz.infobec.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Zderaz estas municipo, kiu situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 358 el Slatiňany al Litomyšl, respektive el Skuteč al Nové Hrady, proksimume 10 kilometrojn oriente de Skuteč kaj 18 km okcidente de la urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 271 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Zderaz ekestis kiel huba vilaĝo en la duono de 13-a jarcento. Estis ĉi tie dek kvar hubaj kaj duonhubaj bienoj. La vilaĝo estis relative riĉa, ĉar la grundo ĉi tie estis pli produktiva ol en plejparto da vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo. La unua skriba mencio pri Zderaz estas el la jaro 1398, kiam ĝi apartenis al Nové Hrady.

Naturo kaj turismo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur rando de naturrezervejo Maštale. Ĉirkaŭas ĝin belegaj arbaroj, en kiuj fontas malgrandaj riveretoj. Nordokcidente de Zderaz troviĝas romantika kanjono, natura memoraĵo - ravino Pivnice. Estas tie videblaj roka tunelo, groto, korbelaj rokoj kaj aliaj sabloŝtonaj formaĵoj. Apud ŝoseo al Nové Hrady troviĝas interesaj roko Zajíc kaj groto Betlém. En roka fundo de Prosečský rivereto troviĝas malprofundaj pelvoj nomataj Koupadla. Iom malsupre estas kabano Polanka kaj ĉe ĝi fontejo Kaplice kaj mariakulta kolono kun bildo kaj surskribo, kiu estas piktogramo kaŝanta jaron kiam la kolono estis starigita - 1879. Proksime de la vilaĝo estas ŝtonminejo Chřiby, kie oni minas raran rozkoloran graniton.

En la vilaĝo estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka konstruita komune de katolikoj kaj evangelianoj en la jaro 1848. Ŝtona krucifikso apude estis dediĉita de amerikaj samregionanoj. Proksime situas monumento de falintoj en la unua mondmilito. Estas ĉi tie ankaŭ kelkaj ĉarpentitaj kabanoj el la komenco de 19-a jarcento.

Vilaĝanoj ĉi tie penas konservi kelkajn malnovajn kutimojn kaj tradiciojn. Temas ekzemple pri antaŭedziĝfesta kantado, konstruo de solenarkoj, starigado kaj malstarigado de majarboj, vizitoj de Sankta Nikolao kaj de Tri Reĝoj, okazaj dancamuzoj kaj similaj.

Nekutima vidindaĵo en Zderaz estas rokaj keloj. Tuj apud vilaĝaj kabanoj elstaras rokoj de relative mola sabloŝtono, kiujn la vilaĝanoj eluzadis kaj minis en ili kelojn por diversaj celoj ekzemple por stoki aŭ kaŝi nutraĵojn, kiel brutstaloj, metiejoj kaj en kelkaj okazoj eĉ por loĝado. Legendoj ankaŭ atestas, ke en ili okazadis evangelianaj kaj aliaj nekatolikaj ceremonioj. Ĉirkaŭ la keloj oni faris diversajn alkonstruaĵojn, el kiuj dum tempo evoluiĝis nunaj domoj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]