Němčice (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Němčice
Němčice
municipo
Němčice de sudo
Oficiala nomo: Němčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Němčice
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 27″ N 15° 48′ 17″ O / 50.09083 °N, 15.80472 °O / 50.09083; 15.80472 (mapo)
Areo 2,54 km² (254 ha)
Loĝantaro 841 (2023)
Denseco 331,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 572870
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Němčice (Pardubice District)
Retpaĝo: www.obecnemcice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Němčice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, sub norda deklivo de la monto kun burgo Kunětická hora, 7 kilometrojn norde de Pardubice ĉe neĉefa ŝoseo de 3-a klaso liganta Pardubice kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 841 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la vilaĝo estis ĝenerale simila, kiel en ceteraj vilaĝoj en tiu ĉi regiono. Plej frue la vilaĝon posedis monaĥejo de Opatovice, poste deprenis ĝin al si husana hetmano Diviš Bořek el Miletínek, aĉetis ĝin Vilém el Pernštejn kaj fine la Reĝa kamero.

En ĉirkaŭaĵo de Němčice estis en la 16-a jarcento fonditaj kelkaj fiŝlagoj, nome Kotcourov k.a. Ĉiuj fiŝlagoj estis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj resekigitaj kaj la grundo parceligita.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monumento al viktimoj de la dua mondmilito situanta en suda parto de la vilaĝo. Sur tiu ĉi loko estis la 7-an de majo 1945 pafmortigitaj de nazioj ses homoj el Němčice.
  • Monumento - sabloŝtona leono - al civitanoj de la komunumo falintaj en la unua mondmilito.
  • Krucifikso starigita en la jaro 1904.
  • Nova kampanileto el la jaro 2004, provizore sen sonorilo. Sur la loko staris de la jaro 1904 kampanileto, kies sonorilo estis dum la dua mondmilito konfiskita por militaj celoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]