Vysoká (distrikto Svitavy)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Vysoká |
Vysoká | |
germane Wysoka | |
municipo | |
Kapelo en vilaĝplaco
| |
Oficiala nomo: Vysoká | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Jevíčko |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Zábřeha montetaro |
Situo | Vysoká |
- alteco | 562 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 39′ 57″ N 16° 48′ 37″ O / 49.66583 °N, 16.81028 °O (mapo) |
Areo | 2,88 km² (288 ha) |
Loĝantaro | 38 (2022) |
Denseco | 13,19 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1750 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 569 43 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 578991 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.regionmtj.cz/vysoka/ | |
![]() |
Municipo Vysoká situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en natura parko Bohdalov-Hartínkov, 9 km nordoriente de urbo Jevíčko. Vivas ĉi tie 38 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝeto estis fondita en la jaro 1720 de posedanto de sinjorejo Biskupice, Wilhelm Adalbert Kolowrat el Liebstein. Origine ĉi tie estis mastruma korto "Na Vysoké, kiun oni disparceligis en 15 partojn kaj koloniigis ilin.
La loĝantaro vivtenis sin per agrikulturado sur ŝtonplena malproduktiva grundo. Antaŭ la dua mondmilito en la vilaĝo estis nur ĉeĥa loĝantaro. Pro tio ĝi dum la dua mondmilito apartenis al t.n. Protektorato Bohemio kaj Moravio. Germane ĝi nomiĝis Wysoka aŭ Wissoka.
Interesaĵo[redakti | redakti fonton]
En la jaro 2010 la komunumo havis nur 36 loĝantojn, sed en ĝia katastra distrikto estis 64 privataj kabanoj por semajnfina ripozado. Malgraŭ malgranda, la vilaĝo fieras per sia blazono: En la supra duono estas rekten galopanta ĉevalo kaj en la malsupra estas bildigita plugilo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Kapeloj[redakti | redakti fonton]
En Vysoká estas kapelo de Sankta Triunuo el la jaro 1867 kaj ankaŭ en Trpín estas kapelo.
Kruco[redakti | redakti fonton]
Ĉe la kapelo en centro de Vysoká troviĝas kruco el la jaro 1855.
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
Kruco ĉe kampa vojo inter municipoj Hartinkov kaj Vysoká