Srch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Srch
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Srch
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Srch
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 07″ N 15° 46′ 00″ O / 50.08528 °N, 15.76667 °O / 50.08528; 15.76667 (mapo)
Areo 8,43 km² (843 ha)
Loĝantaro 1 711 (2023)
Denseco 202,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 45 ĝis 533 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575682
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Srch
Retpaĝo: www.obecsrch.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Srch [srĥ] situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km norde de urbo Pardubice, 9 km oriente de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 1 711 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Srch
  • Hrádek
  • Pohránov

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio en historiaj dokumentoj pri la vilaĝo kaj ankaŭ pri ĝiaj vilaĝpartoj Hrádek kaj Pohránov devenas el la jaro 1436, kiam imperiestro Sigismondo formale garantiigis ĉiujn tri kaj pliajn vilaĝojn el estinta havaĵo de la monaĥejo de Opatovice al Diviš Bořek el Miletínek.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fonto de pernštejna akvokondukilo en Srch[redakti | redakti fonton]

Akvofonto de Pernŝtejnidoj

Kiam Vilém el Pernštejn post incendio en la jaro 1507 konstruigis novan urbon Pardubice kiel sian reprezentan sidejon, ne povis en ĝi manki akvokondukilo, malgraŭ fakto, ke en apuddomaj putoj en Pardubice estis sufiĉe da akvo. La akvokondukilo venigis la akvon el Srch, per ligna tubaro, eĉ sub la rivero Elbo, en akvujon sur urboplaco en Pardubice. Tion ebligis la fakto, ke Srch estas sur malgranda monteto, do la akvo fluis mem. Lignajn tubojn oni boris el arbotrunkoj en antaŭurba placo ĝis nun nomata "Vrtálna" (Borejo). La akvofonto en Srch estis bone aranĝita kaj estas videbla en bona stato ankoraŭ nuntempe. La akvujo sur la placo jam ne ekzistas, nek la tubaro.

Pohránovský fiŝlago[redakti | redakti fonton]

Pohránov troviĝas ĉe la bordo de Pohránovský fiŝlago, kiu estas unu el postrestaĵoj de estinta granda fiŝlaga sistemo de kanalo de Opatovice.

Arbegoj en Hrádek[redakti | redakti fonton]

Hrádek povas fieri per kverka aleo nomata "Královská cesta" (Reĝa vojo), kiu en pasinteco estis vojo al la urbo Bohdaneč. Kverko tigofrukta (Quercus robur) kreskanta en la vilaĝo apartenas per sia alteco de 26 m, cirkonferenco de la trunko 650 cm kaj taksata aĝo de 600 jaroj al memorindaj kaj protektataj arboj kaj estas certe la plej aĝa arbo en la ĉirkaŭaĵo de Pardubice.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

En la malnovĉeĥa "Srch" signifis "rabovespo" kaj pro tio la vilaĝo havas en siaj blazono kaj flago ĝian figuron. En ĉeĥa heraldiko tio estas raraĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.