Břehy
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Přelouč. Pri parto de municipo Žďár temas artikolo Břehy (Žďár).
Břehy | |||
germane: Bschech | |||
municipo | |||
Tipa konstrustilo en municipo Břehy
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Břehy | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Přelouč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Riveroj | Opatovický kanál, Elbo | ||
Situo | Břehy | ||
- alteco | 211 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 26″ N 15° 34′ 49″ O / 50.05722 °N, 15.58028 °O (mapo) | ||
Katastro | 11,31 km² (1 131 ha) Břehy | ||
Loĝantaro | 1 090 (2022) | ||
Denseco | 96,37 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1085 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 535 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 574805 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecbrehy.cz | |||
![]() |
Břehy (germane: Bschech) estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, nur 2 km de urbo Přelouč, ĉe ŝoseo n-ro 333 inter Přelouč kaj Lázně Bohdaneč kaj Hradec Králové. Apud la vilaĝo estas fiŝlago Buňkov kun kampadejo. Ĉe la fiŝlago kondukas verda turisma pado el Opočínek al Lázně Bohdaneč.
Historio[redakti | redakti fonton]
Břehy jam en 11-a jarcento apartenis al la klostro Opatovice, pli poste al senjorejo Pardubice. En Břehy vivis František Veverka, unu el la inventintoj de origina plugilo.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 400 |
1880 | 452 |
1890 | 450 |
1900 | 427 |
1910 | 502 |
1921 | 508 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 545 |
1950 | 678 |
1961 | 768 |
1970 | 806 |
1980 | 860 |
1991 | 891 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 919 |
2014 | 1 008 |
2016 | 997 |
2017 | 1 010 |
2018 | 1 026 |
2019 | 1 044 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 040 |
2021 | 1 077 |
2022 | 1 090 |
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ponto kaj elektrejo[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri ponto trans Elbo apud Břehy estas el la jaro 1530. La ponto origine estis ligna kaj la vilaĝo pagis 8 groŝojn jare kiel pontodoganon. En la jaroj 1831-1836 oni konstruis ŝoseon sur surŝutaĵo kun 13 lignaj pontoj por preterfluo de inundoj.
En la jaroj 1921-1926 estis konstruitaj kluzo kun akvoelektrejo kaj kluzkamero kaj ankaŭ nova ferbetona ponto. Tiuj ĉi konstruaĵoj estis proklamitaj teĥnika memorindaĵo.
Kanalo de Opatovice[redakti | redakti fonton]
Tra la vilaĝo fluas malnova artefarita kanalo t.n. Kanalo de Opatovice kaj sur ĝi estis en Břehy-Výrov muelejo. El la kanalo oni provizas fiŝlagojn en ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]
Al la falintoj en la jaro 1945 estas apud Elbo memoraĵo kaj al viktimoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj estas en la vilaĝo monumento.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.