Kamenec u Poličky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamenec u Poličky
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kamenec u Poličky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Riveroj Černý potok, Bílý potok
Situo Kamenec u Poličky
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 43″ N 16° 14′ 03″ O / 49.71194 °N, 16.23417 °O / 49.71194; 16.23417 (mapo)
Areo 8,03 km² (803 ha)
Loĝantaro 619 (2023)
Denseco 77,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578207
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kamenec u Poličky
Retpaĝo: www.obec-kamenec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Kamenec u Poličky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, okcidente de urbo Polička, interligita kun ĝi. Same ĝi estas interligita kun vilaĝo Sádek je kontraŭa okcidenta flanko. Vivas ĉi tie 619 loĝantoj (2023).

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Kamenec u Poličky
  • Jelínek

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondo de Kamenec verŝajne interligiĝas kun fondo de la urbo Polička de Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265. La unua skriba mencio pri Kamenec estas el la jaro 1474, kiam urbanoj el Polička aĉetis ĉi tie vilaĝestrejon. Ĝxi estis en centro de la vilaĝo en la domo n-ro 82.

Pri vilaĝo Jelínek estas la unua mencio nur el la jaro 1713, kiam grafo el Hohenembs, posedanto de sinjorejo en Bystré postulis nuligon de bierdebitado en kabano en Jelínek, ĉar li havis bierdebitejon en Korouhev. Trans Jelínek tiam gvidis vojo el Polička al Korouhev. Pli malfrue estis konstruita nova ŝoseo trans Bořiny.

En la jaro 1785 estis nuligita korto Vosmekovský kaj dividita al individuaj mastrumantoj. Tiel ekestis vilaĝo Nová Kamenec (Nova Kamenec).

Ĝis la jaro 1873 estis ambaŭ vilaĝoj, Stará kaj Nová Kamenec kaj domaro Jelínek ligitaj kun Sádek. Poste ili apartiĝis kaj en la jaro 1923 kreis novan komunan vilaĝon - Kamenec. La preĝejo kaj lernejo estis en komuna posedo de ambaŭ municipoj, Kamenec kaj Sádek.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En Kamenec oni povas vidi kelkajn restaĵojn de popola arĥitekturo.

Trans pejzaĝo super Kamenec gvidas ruĝe signita turisma vojo el Polička al Lucký vrch (Lucký monteto) kaj al Svratka kaj trans Kamenec iras verda signaro el Polička al Telecí, Krásné kaj Sněžné.

Trans la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo gvidas kelkaj cikloturismaj traceoj (n-roj 4022, 4025, 4101 kaj 4108) kaj ankaŭ skikuraj padoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]