Mistrovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Mistrovice (Nový Oldřichov), vilaĝon en distrikto Česká Lípa.
Mistrovice
germane Mistrowitz, Meisterdorf
municipo
Centro de Mistrovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mistrovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Mistrovice
 - alteco 472 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 35″ N 16° 34′ 31″ O / 50.02639 °N, 16.57528 °O / 50.02639; 16.57528 (mapo)
Katastro 4,61 km² (461 ha) Mistrovice nad Orlicí
Loĝantaro 634 (2023)
Denseco 137,53 loĝ./km²
Unua skribmencio 1358
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580643
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mistrovice
Retpaĝo: www.mistrovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Mistrovice (germane Mistrowitz, Meisterdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 3 km okcidente de urbo Jablonné nad Orlicí. Vivas ĉi tie 634 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua aŭtentika raporto pri vilaĝo Mistrovice estas el la jaro 1371, kiam en restoj de Landaj dosieroj estas en havaĵo de Ota el Olešná nomata ankaŭ parto de Mistrovice. El diversaj notoj el jaroj 1392 - 1601 rezultas, ke Mistrovice estis dividita inter du posedantoj. Nur en la jaro 1650 tutan vilaĝon posedis unu posedanto, Mikuláš Vitanovský el Vlčkovice.

Nomo de la vilaĝo estis verŝajne derivita de persona nomo Mistr.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En Mistrovice troviĝas pseŭdoromanika preĝejo de Sankta Johano kaj Sankta Paŭlo el la jaro 1876. Ĝi estas ununava, oblonga kun trilatere fermita presbiterejo kaj prisma turo en la fronto. La presbiterejo estas volbita barele kun segmentoj, la navo estas platplafona.

La ekipaĵo estas el la lasta kvarono de 19-a jarcento, pseŭdostila. Bildon sur ĉefaltaro kreis K. Neškudla en la jaro 1876, sur maldekstra flanko estas vota bildo de civitanoj kun sacerdoto, kopio de pli granda bildo el preĝejo en Jablonné nad Orlicí kaj Kalvaria vojo el la sama tempo. Sub la ĥorejo estas du bildoj de Bapto de Kristo kaj de Sankta Francisko el Asizo, origine verŝajne barokaj kaj en la 19-a jarcento repentritaj.

Kolono de Sankta Maria[redakti | redakti fonton]

Kolono se Sankta Maria estas el la jaro 1725.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.