Třemošnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Třemošnice
germane Tremoschnitz
urbo
Stacidomo Třemošnice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třemošnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Memorindaĵoj Třemošnice kastelo
Burgo Lichnice
Rojo Zlatý potok
Situo Třemošnice
 - alteco 301 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 10″ N 15° 34′ 50″ O / 49.86944 °N, 15.58056 °O / 49.86944; 15.58056 (mapo)
Areo 19,02 km² (1 902 ha)
Loĝantaro 3 250 (2023)
Denseco 170,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1564
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572411
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třemošnice
Retpaĝo: www.tremosnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Třemošnice (Trzemoŝnice) estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, ĉe sudokcidenta rando de Železné hory (Fera montaro) en la valo de Zlatý potok (Ora rivereto) apud ŝoseo n-ro 337 el Čáslav al Seč. Vivas ĉi tie 3 250 loĝantoj (2023).

Partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistas el tiuj ĉi partoj:

  • Třemošnice
  • Hedvikov
  • Kubíkovy Duby
  • Lhůty
  • Podhradí
  • Skoranov
  • Starý Dvůr
  • Závratec

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue estis Třemošnice rememorata nur en la jaro 1564 en landaj dosieroj, kiam ĝi fariĝis havaĵo de Albrecht Robmháp el Suchá. Centro de la senjorejo tiam estis la burgo Lichnice. Tiu en la jaro 1610 forbrulis kaj la posedanto de la senjorejo jam ne rekonstruigis ĝin, sed translokigis sian sidejon al Třemošnice, kie li konstruis senjoran kortegon kun fortikaĵeto. En la 18-a jarcento fariĝis posedanto de la senjorejo Jan Václav Caretto-Millesimo, kiu en Třemošnice ĉirkaŭ la duono de la jarcento konstruigis kasteleton.

Plua disvolvo de Třemošnice estis ligata kun industria produktado. Statuton de la urbo Třemošnice akiris nur en la jaro 1994.

Ferproduktejo[redakti | redakti fonton]

J. J. Zvěřina utiligis en la jaro 1816 akvoforton de la rivereto Zlatý potok, lignon de ĉirkaŭaj arbaroj kaj ferercon de lokaj trovejoj. En la valo de Hedvika li konstruigis kvarangulan altfornon el ŝtonoj, frakasmaŝinon por erco, tenejon de lignokarbo, martelmaŝinon, loĝejan konstruaĵon kaj lanĉis manufakturan ferproduktadon. Sed por efektivigi ĉi tie realan fabrikon oni devis atendi ankoraŭ 105 jarojn.

Kalkfornejo[redakti | redakti fonton]

Proksimume en la jaro 1882, kiam estis al Třemošnice alkondukita fervojo el Žleby, estis en Třemošnice-Závratec konstruita kalkfornejo. Ĝi servis por prilabori krudaĵon minitan en Prachovice, de kie ĝi estis je distanco de 5 km transportata per korba telfero, tiam unu el la plej longaj en Bohemio. La telfero havis lignajn mastojn 6 – 20 m altajn, kun distanco 20 – 140 m inter si, sur kiuj pendis porta kablo. La duan, movigantan kablon, kaj kun ĝi ankaŭ penditajn korbojn tiris lokomobilo de nur dekĉevala povo, situanta apud staplejo de kalkŝtono ĉe la stacio Závratec - Třemošnice. Nombro de la korboj penditaj sur la kablo estis 90 en distancoj ĉirkaŭ 120 m. Rapideco estis proksimume 1,7 m/sec, do la vojon ĉiu korbo veturis 48 minutojn. Dum labortago la telfero transportis 100 tunojn da kalkŝtono. La telfero estis malkonstruita en la jaro 1949, kiam ĝi estis anstataŭigita per kamionoj. La kalkfornejo estis ekspluatata ĝis la jaro 1960.

Kalkŝtonfabrikejo de Berla en Závratec
Belvidejo Dívčí kámen apud ruinoj de la burgo Lichnice
Nacia naturrezervejo Lichnice - Kaňkovy hory

Maŝinkonstruado[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1920 aĉetis la ferproduktejon en Třemošnice kompanio gvidata de Josef Bartoš. La kompanio ferproduktejon nuligis kaj produktadon direktigis je maŝinproduktado, prefere je mendoj de Ĉeĥoslovakaj Ŝtataj Fervojoj. En la unuaj jaroj estis ĉi tie produktataj instalaĵoj por gasa prilumado, poste prefere vagonaraj bremsoj. Dum ekonomia krizo estis produktataj elektraj lavmaŝinoj. En la jaro 1926 jam laboris en Hedvikov 100 laborantojn, oni konstruis fergisejon kaj estis riparitaj konstruaĵoj.

En la jaro 1930 aĉetis fabrikanto Bartoš patenton de inĝeniero Polák je "plenigan malvarman kameron por maŝino premgisanta metalojn". Tiel li akiris unikan rajton je vendado de maŝinoj por premgisado en ČSR kaj por fabrikado de premgisaĵoj. Tuj oni komencis konstruadon de gisfabriko por premgisado - popole nomatan "ŝprucigejo". Produktado bone disvolvadis, en la milito estis la entrepreno vicigita inter premgisejojn de la Germana imperio kaj ĝi estis komisiata per produktado de la plej malfacilaj gisaĵoj. La entrepreno prosperis kaj fine de la Dua mondmilito ĝi okupadis jam 1500 laborantojn. Produktado de vagonaraj bremsoj ankaŭ daŭris. En la jaro 1956 estis nove evoluigita eminenta ĉeĥoslovaka bremso DAKO. Por fabrikado de ĝi estis la produktejoj rekonstruataj kaj ekestis nova entrepreno DAKO.

En la jaro 1992, post la velura revolucio per privatigo ekestis du novaj entreprenoj: en Třemošnice entrepreno DAKO a.k. kaj en Hedvikov KOVOLIS Hedvikov a.k.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kasteleto[redakti | redakti fonton]

En norda parto de la urbo troviĝas kasteleto el la mezo de la 18-a jarcento. Bedaŭrinde la konstruaĵo de la baroka kasteleto ne estas kompleta, la konstruado estis ĉesigita. Finita estis nur ĝia centra parto kun kapelo de Sankta Anna, konstruita laŭ planoj de fama arĥitekto Jan Blažej Santini-Aichel kaj la okcidenta alo. La kapelo havas sesangulan horizontalan formon kaj estas volbita per steleca volbo kun diskosektoroj. La altaro estas el la dua duono de la 18-a jarcento.

Ĉirkaŭaĵo de la urbo[redakti | redakti fonton]

taŭgas por promenoj kaj nelongaj ekskursoj. En la norda direkto estas ruinoj de la burgo Lichnice kaj leviĝas ĉi tie montokresto kun la plej alta punkto Krkanka (566 m s.m) kaj sudoriente gvidas ruĝa signaro trans la montokresto Kaňkova hora (Kanjka monto). Sur tereno de ambaŭ montokrestoj etendiĝas nacia naturrezervejo Lichnice - Kaňkovy hory, proklamita en la jaro 1955 kun areo de 345,5 ha. Ĝi protektas naturajn foli- kaj pin-arbarojn sur la montokrestoj kaj en du ĉefaj kanjonaj valoj – Lovětínská Ravino kaj Hedvikovská Ravino. Hedvika Valo daŭrigas per Valo Peklo. Sudokcidente de la urbo etendiĝas naturparko Doubrava kun pentrinda kuŝejo de samnoma rivero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.