Origina vilaĝo estis fondita ĉirkaŭ la duono de 13-a jarcento aŭ iom pli frue. Unue nomo de la vilaĝo estas skribita en fonda akto de monaĥejo Zbraslav, per kiu reĝo Venceslao la 2-a al ĝi la vilaĝon donacas. Nomo de la vilaĝo rememoras, ke ĝi estis fondita en "záolší", (malantaŭ la alnoj). Oni povas konkludi, ke jam en tiu tempo la teritorio estis akvoriĉa, ĉar alnoj prefere kreskas en malsekaj grundoj. Pli malfrue la vilaĝo fariĝis parto de la sinjorejo Litomyšl kaj tiu ĝi restis ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1850.
En la jaro 1976 estis al komunumo Zálší alligita vilaĝo Nořín, kiu situas 1,5 km de Zálší.
En junio 2007 okazis en Zálší en Ĉeĥio la dua apero de viruso t.n. birda gripo, verŝajne per transporto el proksima (3,5 km) vilaĝo Tisová.
Okcidente da la vilaĝo troviĝas kelkaj fiŝlagoj, kiujn ĉi tie fondis familiaro Thurn-Taxis. La plej granda nomiĝas "Velký zálešský" (Granda de Zálší) kaj ĝia areo estas 55,91 ha, malpli granda estas la fiŝlago "Lačnov" kun areo 15,72 ha.