Horní Újezd (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horní Újezd
Horní Újezd
vilaĝo
Horní Újezd (SY), kaple (1).jpg
Horní Újezd, kapelo
Horní Újezd flag CZ.svg
Flago
Horní Újezd CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Horní Újezd
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Situo Horní Újezd
 - alteco 525 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 59″ N 16° 14′ 03″ O / 49.79972 °N, 16.23417 °O / 49.79972; 16.23417 (mapo)
Areo 7,73 km² (773 ha)
Loĝantaro 392 (2022)
Denseco 50,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572365
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Horní Újezd (Svitavy District)
Retpaĝo: www.horniujezd.infobec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Horní Újezd situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe la ŝoseo n-ro 359 inter Litomyšl kaj Proseč, 10 km oriente de Proseč kaj 3 km okcidente de Dolní Újezd. Vivas ĉi tie 392 loĝantoj (2022).

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Cíkov
  • Podlubníček
  • U kulturního domu
  • Krásnoves
  • Víska

Historio[redakti | redakti fonton]

En tempoj ĉirkaŭ la 10-a kaj 11-a jarcentoj estis prisetlata arbarriĉa baseno de la rivero Desná kaj ekestis pluraj malgrandaj domaroj sub komuna nomo Aujezd. Post nomoj de la domaroj restis konservitaj nomoj de vilaĝpartoj de Horní Újezd kaj ankaŭ de Dolní Újezd. Origine tiuj de Horní Újezd nomiĝis iom alie:

  • Čiku, Čikow, Cíkov
  • Lubnischek, Lubníček, Podlubníček
  • Krasínova Ves, Grasniowes, Krasnowes, Krásnoves
  • Wiska, Wyska, Vísky, Víska

La unuaj mencioj pri vilaĝoj de nuna komunumo Horní Újezd estas el la jaro 1398. Unue skribe la nomo Horní Újezd (Ober Aujezd) aperas en la jaro 1548 kaj temas pri divido de Aujezd je supera Horní Újezd kaj malsupra Dolní Újezd.

En tridekjara milito Horní Újezd ege suferis. Post la milito restis en la vilaĝo nur 2 bienoj el 31 da ili. Ceteraj 29 bienoj estis forbruligitaj.

Pro bestia traktado de superularo per subuloj ekestis en Horní Újezd kaj ĉirkaŭaĵo en la jaro 1680 leviĝo de kampanuloj sub gvido de muelisto Lukáš Pakosta el estinta muelejo n-ro 10. La leviĝo estis subpremita kaj kelkaj kampanuloj ekzekutitaj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝparto Krásněves situas kapelo de "Leviĝo de Sankta Kruco" el la jaroj 1893 - 1894.

Monumento[redakti | redakti fonton]

En Cíkov troviĝas monumento al viktimoj de la unua mondmilito. El ĉirkaŭ 850 loĝantoj de Horní Újezd devis en la jaro 1914 soldatiĝi 169 viroj kaj dum la milito falis 34 da ili. Sur "nova lernejo" troviĝas memortabulo je naskiĝinto de Horní Újezd, ĉefleŭtenanto de ĉeĥoslovakaj legioj Jan Švec, kiu falis en la jaro 1918 en Siberio.

Groto[redakti | redakti fonton]

Groto proksime de Horní Újezd estas signifa vintra restadejo de vespertoj - rinolofo malgranda (Rhinolophus hipposideros), kiu aperas ĉi tie en nombro de 300 ekzempleroj, plu aperas ĉi tie granda mioto (Myotis myotis) kaj mioto brovoza (Myotis emarginatus). La groto estas kreita per sistemo de fendaĵoj en mezozoikaj sedimentoj.

Ceteraj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fialový pramen (Viola fonto) kun lageto kaj statuo de Sankta Maria en Cíkov.
  • Fonto Barborka en valo de Lubenský rivereto
  • Grupo de kvin tilioj kun sabloŝtona kruco apud vojo el Víska al Krásnoves. Ĝi rememoras malfacilajn tempojn de la tridekjara milito. Okazis ĉi tie batalo inter aŭstriaj kaj svedaj trupoj, en kiu falis multaj viroj.