Bošín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Vysoké Mýto. Pri parto de kampurbo Křinec temas artikolo Bošín (Křinec).
Bošín
municipo
Vido al Bošín
Oficiala nomo: Bošín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Situo Bošín
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 03″ N 16° 12′ 11″ O / 50.03417 °N, 16.20306 °O / 50.03417; 16.20306 (mapo)
Katastro 2,51 km² (251 ha) Bošín u Chocně
Loĝantaro 102 (2023)
Denseco 40,64 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1371
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 548006
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bošín
Retpaĝo: www.bosin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Bošín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, sur bordoj de rojo Skořenický potok en ebenaĵo de la rivero Tichá Orlice, 4 km norde de la urbo Choceň. Vivas ĉi tie 102 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Běstovice, Skořenice, Újezd u Chocně, Plchovice kaj Kostelecké Horky.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869203
1880188
1890180
1900193
1910164
1921174
JaroLoĝantoj
1930164
1950141
1961133
1970106
198094
199180
JaroLoĝantoj
200181
201189
201493
201695
201795
2018100
JaroLoĝantoj
201998
202097
202196
2022102
2023102

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco troviĝas kapelo de Sankta Filomena el la jaro 1854. Ĝi estas oblonga kun poligone fermita presbiterejo kaj tureto super la okcidenta fronto, platplafona kun ligna ĥorejo. Altaro kun bildo de Sankta Filomena estas datita j. 1854. En la navo estas bildoj de Sankta Barbara kaj Sankta Francisco Xavier, ambaŭ signitaj: J. Umlauf 1862.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Apud la disvojiĝo estas sabloŝtona kruco kun reliefo de Sankta Maria, datita 1829.

Barita arbaro[redakti | redakti fonton]

Senpere al la vilaĝo ligas naturrezervejo Bošínská obora (Barita arbaro de Bošín). Naturrezervejo kun areo 36,86 ha estis proklamita 1.5.1995. Protektata estas estinta barita arbaro kaj fazanejo, marĉa arbaro kaj herbejoj parke adaptitaj. La plej esprimplenaj elementoj de gardata teritorio estas malgranda marĉa arbaro kun multaj fallignoj, maljunaj akvaj kverkoj kaj fiŝlago Postolov.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]