Seč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Seč (apartigilo)


Koordinatoj: 49°50′55″N 15°39′25″E  /  49.84861°N, 15.65694°O / 49.84861; 15.65694 (Seč)
Seč
germane: Setsch
urbo
Kostel sv. Vavřince (Seč), nám., Seč, 02.JPG
Vavřinco kostelo
Seč (okres Chrudim) vlajka.jpg
Flago
Sec znak.gif
Blazono
Oficiala nomo: Seč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Memorindaĵoj Seč kastelo, Vildštejn burgo, Oheb
Konstruaĵo Akva rezervujo Seč
Rivero Chrudimka
Situo Seč
 - alteco 532 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′55″N 15°39′25″E  /  49.84861°N, 15.65694°O / 49.84861; 15.65694 (Seč)
Areo 36,67 km² (3 667 ha)
Loĝantaro 1 710 (01.01.2014)
Denseco 46,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 05 ĝis 538 07
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572225
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 10
Bazaj sidejunuoj 14
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Seč (Chrudim District)
Retpaĝo: www.mestosec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Digo de valbaraĵo, tunelo, ruino de burgo Vildštejn
Valbaraĵa lago kaj insuleto

Seč estas pitoreska urbo de Železné hory (Fera montaro) en Ĉeĥio, grava ripozloko surborde de la lago de valbaraĵo, kiu estis finkonstruita en la jaro 1934. Ekestis "fabela mondo" por turistoj, ĝuantoj de akvo-sportoj, fiŝkaptistoj. En arbaroj, kiuj ĉirkaŭbrakumas la urbeton, oni povas pluki fungojn kaj precipe purigi pulmojn pere de pura aero.

Historio.[redakti | redakti fonton]

Unuaj notoj pri la loko devenas el la jaro 1318. El la jaro 1289 devenas notoj pri burgo Vildŝtejn. En la jaro 1350 estis konstruita preĝejo de sankta Stefano.

Ekde la jaro 1853, kiam Seč estis promociita je urbo, ĝi ankaŭ rajtas uzadi blazonon – arĝenta lilio sur ruĝa kampo.

Oheb[redakti | redakti fonton]

Nun jam ruino de gotika burgo, Oheb situas en pitoreska roka loko, supre de la akvonivelo de la valbaraĵo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1315. Jam en la jaro 1499 ĝi estis forlasita kaj venis ruiniĝo. Hodiaŭ jam videblas nur restaĵoj de la enir-pordego. Sur kontraŭa roko estas ruino de la burgo Vildŝtejn.

Valbaraĵo Seč[redakti | redakti fonton]

La ŝtona baraĵo, sur rivero Chrudimka konstruita en la jaroj 1925 ĝis 1934 inter rokaj flankoj de Oheb kaj Vildŝtejn, havas jenajn dimensiojn: alteco 42 m, 160 m longeco. La baraĵa lago, kun volumeno de 22,1 milionoj da kubometroj da akvo, estas 7 kilometrojn longa. Ligna tubaro al elektrejo, kun diametro de 2 metroj, mezuras 1.280 metrojn. Sub la akvonivelo malaperis kvar segejoj, unu bienego kaj dek unu loĝdomoj.

Nokta 360° panoramo de Placo de Čeněk Strouhal
Magnify-clip.png
Nokta 360° panoramo de Placo de Čeněk Strouhal