Řetová
Řetová | |||
municipo | |||
Municipo Řetová el belvedero Andrlův chlum
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Řetová | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Řetová | ||
- alteco | 405 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 56′ 59″ N 16° 22′ 50″ O / 49.94972 °N, 16.38056 °O (mapo) | ||
Areo | 8,48 km² (848 ha) | ||
Loĝantaro | 695 (2022) | ||
Denseco | 81,96 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1292 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 41 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580872 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.retova.cz | |||
![]() |
Vilaĝo Řetová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km sude de la urbo Ústí nad Orlicí apud la ŝoseo inter Přívrat kaj Řetůvka. Vivas ĉi tie 695 loĝantoj (2022). Oficialaj partoj de la komunumo en Řetová ne ekzistas. Neoficialaj estas domaroj Na Mandlu, Na Bahnech kaj Pustina.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba atestaĵo pri ekesto de Řetová estas en akto de la reĝo Venceslao la 2-a pri fondo de monaĥejo en Zbraslav, per kiu li donacis al la klostro grandan nombron de orientbohemiaj bienoj kaj ankaŭ la sinjorejon Lanšperk al kiu tiam Řetová apartenis.
Turismo[redakti | redakti fonton]
En suda flanko de la vilaĝo apartenas al Řetová vasta ripoza areo Mandl kun pli ol cent kabanoj, restoracio, natura banejo kaj signitaj turismaj padoj. En oriento, proksime de la vilaĝo estas plua ripoza centro Presy kun restoracio kaj tri fiŝlagoj. Norde troviĝas arbarriĉa montodorso finita per monteto nomata "Andrlův chlum" kun altitudo 559,5 m, turisma kabano kun belvideja turo 50 m alta kaj galerio en alto 34,6 m.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.