Rosice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rosice (apartigilo)
Rosice
(Vladycké Rosice)
municipo
Kostel svatého Václava, Rosice 340.jpg
Preĝejo de sankta Venceslao
Rosice CZ flag.gif
Flago
Rosice (Chrudim) CoA CZ.gif
Blazono
Oficiala nomo: Rosice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Žejbro
Situo Rosice
 - alteco 257 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 20″ N 15° 57′ 05″ O / 49.92222 °N, 15.95139 °O / 49.92222; 15.95139 (mapo)
Areo 16,10 km² (1 610 ha)
Loĝantaro 1 383 (2022)
Denseco 85,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 34
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572179
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rosice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obec-rosice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Rosice estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Žejbro, 2 km norde de la urbo Chrast, ĉe la ŝoseo n-ro 355 inter Hrochův Týnec kaj Chrast.

La municipo estas ofte neoficiale markata kiel Rosice u Chrasti. Tiel sonas oficiale la nomo de la katastra teritorio, loka poŝto kaj iama fervoja haltejo sur la nuligita fervojlinio Hrochův Týnec – Chrast u Chrudimi. En la pasinteco la municipo estis nomata ankaŭ Vladycké Rosice.

Lokaj partoj[redakti | redakti fonton]

La municipon kreas kvar vilaĝoj, ili kuniĝo okazis en la jaro 1974.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Venceslao estas rememorata en la 14-a jarcento. Nuna baroka preĝejo estis konstruita en la 2-a duono de 18-a jarcento. Estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj alkonstruaĵoj sur norda flanko. La presbiterejo estas volbita je plataĵo, en la navo estas krucforma volbo, masonita ĥorejo havas streĉitan centron. La ĉefaltaro estas rokoka kun bildo de Murdo de Sankta Venceslao kaj reliefo de Sankta Maria. La flankaj altaroj estas kun bildo de Sankta Johano Nepomuka kaj novtempa bildo de Sankta Maria, la predikejo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800 estas ornamita per bildetoj el la vivo de Sankta Venceslao. En la navo kaj en la sakristio estas kelkaj vidindaj bildoj, en la ĥorejo situas du benkoj kun lignoskulptitaj pentritaj flankaĵoj. Sur ekstera muro estas renesancaj tomboŝtonoj.

Agrikulturada korto[redakti | redakti fonton]

Agrikulturada korto n-ro 8 apud la ĉefŝoseo kaj rivereto Žejbro estas malsimpla komplekso de konstruaĵoj, kies kernon kreas iama fortikaĵeto, nun kastelo, meze de la korta placo.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Duetaĝa konstruaĵo kun sep aksoj en la frontalo. La centran akson de altigita teretaĝo okupas portalo. Al la platformo antaŭ enirejo gvidas el ambaŭ flankoj ŝtuparoj. La enirejo havas profilitan embrazuron kun ansoj. Sur flankoj estas duonkolonoj kun simplaj kapiteloj portantaj arkforman pinjonon. Salonoj kaj ĉambroj en la dua etaĝo estas riĉe ornamitaj per stukaĵoj. La pli aĝa alo estis konstruita de familio Berka en la jaroj 1650 - 1653. La dua alo estis alkonstruita de familiaro Kinský en la jaro 1728. Meze de pli nova alo estas poligona kapelo kun ovala tegmento, sen ekipaĵoj. Malantaŭ la kastelo estas parko kun pavilono kaj rajdejo konstruita en la jaro 1678. La pavilono estas poligona, volbita per malalta kupolo kun stukaĵa spegulo.

Domo n-ro 1[redakti | redakti fonton]

Klasikisma eventuale baroka duetaĝa longa domo. Interioroj estas platplafonaj. Fasado estis nove aranĝita en tempo inter du mondmilitoj.

Mastrumaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nordoriente de la alo kun kapelo estas mastrumaj konstruaĵoj, parte teretaĝaj, parte duetaĝaj. En duetaĝan parton gvidas ornamita portalo kun ansoj. Interioro estas platplafona. Ĉevalstaloj kaj brutstaloj estas klasikismaj kaj postklasikismaj konstruaĵoj kun plataĵaj volboj. Parto apud la pordego estas baroka.

Amastombo[redakti | redakti fonton]

Proksimume 2 km sudokcidente de Rosice estas amastombo de napoleonaj militoj, el la jaro 1813. En tiu jaro ĉi tiea bienisto sinjoro Dočkal konstruigis monumenton omaĝe de falintaj francaj soldatoj, kiuj mortis en ambulatorio en estinta rajdejo en Rosice. Oni rakontas, ke unu el francoj en la tombo reviviĝis kaj reiris en vilaĝon Rosice, kie li poste vivis.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Dum tridekjara milito loĝantoj de Rosice timis, ke ilia rara sonorilo estos ŝtelita kaj enfosis ĝin en proksima arbaro. En la milito ĉiuj memorantuloj mortis kaj la sonorilo estis perdita. Nur hazarde elfosis ĝin forkurita porkino. Pli malfrue la sonorilon loĝantoj de Rosice ŝanĝis kontraŭ sonorilo de Chrastice, sed nokte la sonoriloj mem revenadis. Dum flugo la sonoriloj interpuŝiĝis tiel forte, ke sonorilo el Rosice dekrepitis. Sveda sonorilisto Ohlson devis ĝin regisi.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]