Hradec nad Svitavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°42′41″N 16°29′05″E  /  49.71139°N, 16.48472°O / 49.71139; 16.48472 (Hradec nad Svitavou)
Hradec nad Svitavou
germane: Greifendorf
municipo
Hradec nad Svitavou kostel.JPG
Hradec nad Svitavou flag CZ.svg
Flago
Hradec nad Svitavou CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Hradec nad Svitavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Rivero Svitava
Situo Hradec nad Svitavou
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49°42′41″N 16°29′05″E  /  49.71139°N, 16.48472°O / 49.71139; 16.48472 (Hradec nad Svitavou)
Areo 24,69 km² (2 469 ha)
Loĝantaro 1 670 (01.01.2014)
Denseco 67,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572691
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hradec nad Svitavou
Retpaĝo: [1]
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Hradec nad Svitavou (germane Greifendorf ) estas ĉirkaŭ 7 km longa municipo, kiu situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 5 km sude de urbo Svitavy, proksime de ŝoseo n-ro 43 inter Svitavy kaj Brno. Tra la vilaĝo kondukas ankaŭ paralela fervoja linio el Česká Třebová al Brno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arĥeologiaj trovajkxoj atestas, ke verŝajne la unua prisetlo de la vilaĝa teritorio estis jam en neolitiko. En skriba dokumento estas la vilaĝo, respektive ĉi tiea paroĥestrejo kaj preĝejo, unue rememorataj en la jaro 1270, kiel episkopa havaĵo. La nomo Griffendorf unue aperis en la jaro 1318. Sed la suda parto de la vilaĝo estis nomata Gratzl kaj kun pluaj nomoj Burghügel kaj Turmhügel ebligas supozon, ke ĉi tie troviĝis iu fortikaĵeto, malgraŭ ĝia ekzisto ne estis arĥeologie atestita. El ĝi povis esti gardata ĉi tiea parto de vojo trstenická el Bohemio al Moravio. Nomo de la vilaĝo de la jaro 1270 sufiĉe ofte ŝanĝiĝis: Greifendorph, Griffendorf, Grayffendorff, Greiffendorff, Grandorf, Greifendorf kaj en la ĉeĥa ĝis la jaro 1949 Grándorf kaj poste Hradec nad Svitavou. Ĝis la jaro 1945 ĝi estis germana vilaĝo kun ĉeĥa minoritato, poste ĝi estas nur la ĉeĥa.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej signifa memorindaĵo en la vilaĝo estas origine gotika preĝejo de Sankta Katarino sur tombejo ĉirkaŭigita per baroka muro kun enira pordego kun mansarda tegmento. La origina preĝejo estis rekonstruita baroke post incendio en la jaroj 1673 kaj 1710. Antaŭ la pordego troviĝas ŝtona kruco el la jaro 1796 kaj statuo de Sankta Maria Dolorplena el la jaro 1835.

La preĝejo estas ununava oblonga kun poligone fermita presbiterejo kaj oblonga sakristio, kun oratorio en la dua etaĝo ĉe la norda flanko de presbiterejo kaj oblonga kapelo apud norda flanko de la navo. Antaŭ la suda flanko de la navo estas oblonga kamero kaj kvadrata antaŭĉambro kun gotika portalo kaj ortangula enirejo kadrita per pintarkaĵoj. La pordego estas baroka, forĝita en la jaro 1643. Ĉe suda vando de la presbiterejo estas ligna ŝtuparo kun skulptita bariero. Antaŭ la okcidenta frontalo situas prisma turo kun piramida tegmento. Ekstere estas la preĝejaj vandoj membrigitaj per lizenaj kadroj, interne per toskanaj pilastroj portantaj masivan kornicon, super kiu estas duoncirklaj fenestroj. La preĝejo kaj kapelo estas volbitaj barele kun segmentoj, sakristio, suda antaŭĉambro kaj subturejo kruce. Ligna ĥorejo sur tri arkadoj estas subvolbita ankaŭ kruce. La aranĝaĵo estas pseŭdostila el la fino de 19-a jarcento. Sur flanka altaro estas bildo de Anĝelo Gardanto, eble el la komenco de la 19-a jarcento. En la norda kapelo de Dolorplena Sankta Maria troviĝas portala altaro el la jaro 1710, la centra bildo de Krucumado estas origina, flankaj statuoj en niĉoj estas Sankta Maria Dolorplena kaj Ecce Homo. En suda antaŭĉambro estas bildo de Sankta Katarina de J. Umlauf.

Kolono de la Sankta Triunuo[redakti | redakti fonton]

En suda parto de la vilaĝo apud ŝoseo troviĝas ŝtona kolono de Sankta Triunuo el la jaro 1725, valora verko kun riĉe skulptita soklo.

Personeco[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]