Svitava
| Svitava | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 97,3 km |
| Akvokolekta areo | 1 146,9 km² |
| Averaĝa trafluo | 5,4 m³/s |
| Fluo | |
| - Alteco super marnivelo | 465 m |
| Enfluejo | Svratka |
| - Alteco | 192 m |
| Geografio | |
| Alfluantoj | Vendolský rivereto (d.), Hynčinka (md.), Bělský rivereto (d.), Kladorubka (md.), Křetínka (d.), Semíč (md.), Úmoří (d.), Bělá (md.), Býkovka (md.), Punkva (md.), Křtinský rivereto (md.) |
| Riveroj en Ĉeĥio | |
Svitava estas rivero en Moravio (Ĉeĥa Respubliko).
Svitava fontas norde de la urbo Svitavy (laŭ ĝi nomita) kaj fluas suden inter la Bohemia-Moravia montetaro kaj la Drahana montetaro. Apud Březová nad Svitavou oni el ĝia baseno deprenas ĉirkaŭ 1000 l/sek da subtera bonkvalita trinkebla akvo kaj per tubaro provizas per ĝi la urbon Brno. En sia supra parto ĝis Letovice ĝi estas nur mallarĝa rivereto kun multaj kluzoj. En la centra parto ĝis Brno ĝi fluas tra bela profunda valo inter krutaj deklivoj. En Brno sur Svitava estas kelkaj altaj kluzoj kaj ene de la urbo la rivero fluas nur tra neinteresa ebena ĉirkaŭaĵo. La maldekstra enfluejo de Svitava en Svratkon hodiaŭ troviĝas sude de Brno. La rivero estas navigebla ekde Moravská Chrastavá en longeco 72 km. Praktike plej multe oni navigas la riveron en la ĉirkaŭaĵo de Blansko kaj Adamov.
Municipoj laŭ la fluo
[redakti | redakti fonton]Svitava fluas tra vilaĝo Javorník, urbo Svitavy, vilaĝoj Hradec nad Svitavou, Radiměř, urbo Březová nad Svitavou, vilaĝoj Brněnec, Rozhraní, Stvolová, Skrchov, urbo Letovice, kampurbo Svitávka, urbo Boskovice, vilaĝoj Skalice nad Svitavou, Lhota Rapotina, Doubravice nad Svitavou, urbo Rájec-Jestřebí, vilaĝoj Spešov, Ráječko, urboj Blansko, Adamov, vilaĝo Bílovice nad Svitavou kaj urbo Brno.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř – Baset, 2008
Proksimaj turismaj celoj
[redakti | redakti fonton]-
Svitava ĉe Adamov
-
Svitava inter Bílovice kaj Brno
-
Enfluo de Svitava (dekstre) en Svratkan



