Březová nad Svitavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Březová nad Svitavou
germane Brüsau
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Březová nad Svitavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Truoj de Diablo
Rivero Svitava
Situo Březová nad Svitavou
 - alteco 383 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 08″ N 16° 30′ 51″ O / 49.65222 °N, 16.51417 °O / 49.65222; 16.51417 (mapo)
Areo 12,70 km² (1 270 ha)
Loĝantaro 1 619 (2023)
Denseco 127,48 loĝ./km²
Estiĝo 1300
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 505145
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Březová nad Svitavou
Retpaĝo: www.brezova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Urbo Březová nad Svitavou (germane Brüsau) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe ŝoseo n-ro 43 (E461) inter Svitavy kaj Brno. Vivas ĉi tie 1 619 loĝantoj (2023). Historia kerno de la urbo estis proklamita "Urba memorzono".

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sklené, Rudná, Banín, Bělá nad Svitavou, Hradec nad Svitavou, Brněnec kaj Pohledy.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

  • Březová nad Svitavou
  • Česká Dlouhá
  • Moravská Dlouhá
  • Muzlov
  • Zářečí nad Svitavou

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbo Březová ekestis ĉirkaŭ la jaro 1300. Ĝi estis parto de sinjorejo, kiun posedis episkopejo de Olomouc. En la jaro 1497 reĝo Vladislao la 2-a al la komunumo koncesiis urbajn rajtojn. En la 16-a jarcento la urbo ĝuis ekonomian disvolvon dank' al prospero de drapprilaborado kaj pli poste ankaŭ de linprilaborado.

En la duono de 18-a jarcento oni trans la urbo konstruis regnan ŝoseon inter Prago kaj Brno kaj en la jaro 1848 fervojan linion inter Česká Třebová kaj Brno.

Tra la urbo fluas rivero Svitava, kiu parte kreis historian limon inter ĉeĥaj landoj Bohemio kaj Moravio.

En la urba teritorio estas riĉa fonto de bonkvalita subtera trinkakvo, taŭga por provizado de aglomeraĵo Brno. La unua parto de la akvokondukilo por tiu celo estis konstruita jam en la jaroj 1911 - 1913 kaj ĝis nun ĝi funkcias. Plena kapacito de la fontejo estas nun uzata por nomita celo kune kun preno de rivera akvo el valbaraĵo Vír 1. Grava problemo estis protektado de kvalito de la akvo. Por tio estis post la jaro 1948 elloĝigita kaj detruita vilaĝo Muzlov kaj en la urbo Březová estis sinsekve faritaj multaj akvoprotektaj disponoj, kiuj ebligis, ke origina intenco likvidi ankaŭ la urbon ne estis efektivigita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 443
18802 825
18902 669
19002 614
19102 758
19212 550
JaroLoĝantoj
19302 238
19501 540
19611 643
19701 490
19801 500
19911 376
JaroLoĝantoj
20011 379
20141 719
20161 719
20171 692
20181 666
20191 655
JaroLoĝantoj
20201 644
20211 566
20221 636
20231 619

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urboplaco[redakti | redakti fonton]

Oblonga urboplaco estis ĉirkaŭigita per barokaj kaj empiraj domoj en nunan formon ĉirkaŭ la jaro 1800. En orienta flanko estas kelkaj masonitaj domoj kun lignaj gabloj. Nordan flankon fermas lernejo kaj malantaŭ ĝi la urbodomo. Tiu estis en la jaro 1912 renovigita en secesia stilo (alinomata jugendstilo) kun baroka prisma turo kun bulbo.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥa preĝejo de Sankta Bartolomeo estis konstruita malantaŭ la urbodomo eble en la 14-a jarcento, renovigita kaj rekonstruita en la 17-a jarcento. La lasta baroka rekonstruo estas el la jaro 1725. Ĝi estas ununava, oblonga kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur la suda flanko, sur ambaŭ flankoj de la navo estas kapeloj. Prisma turo kun bulbo estas antaŭ la okcidenta frontalo. La fenestroj en la navo estas duoncirkle kaj en presbiterejo segmente fermitaj. Interna ekipaĵo devenas el la 19-a jarcento, la ĉefaltara bildo de Sankta Bartolomeo de K. Schönnbrunner estas el la jaro 1854. Flankaj statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, verŝajne el metiejo de Pacák ekestis en la duono de 18-a jarcento. La Kalvaria vojo estas el ĉirkaŭ la jaro 1860, verŝajne de J. Umlauf.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Apud la ŝoseo al Brno situas kapelo de Dek kvar Sanktaj Helpantoj, kiu devenas el la jaro 1710. Ekipita per valora aranĝaĵo, eble por la statuo de Dolorplena Sankta Maria, ĝi estis en la jaro 1757. Temas pri kvadrata navo kun duoncirkla presbiterejo, kun duoncirkle fermitaj fenestroj. En la ĉefa frontalo estas niĉoj kun statuoj, super la portalo simbola koro de Dolorplena Sankta Maria. Super ĝi estas ŝtona statuo de Di-patro tenanta mortan Kriston en formo de Pietato. La ĉefaltaro estas rozvilina kun bildo de Dek kvar Sanktaj Helpantoj kaj valora lignoskulptaĵo de Pieto el la jaro 1740. En vandoj de la navo estas niĉoj kun statuoj.

En paroĥestrejo estas valora malfrugotika lignoskulpta statuo de Sankta Bartolomeo, malgranda krucifikso kun statuo de Sankta Maria Dolorplena, valora lignoskulptaĵo de Resurekto kaj valora manuskripta meslibro sur pergameno.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Sur urboplaco estas statuaro de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1732. Malantaŭ la preĝejo estas mariakulta kolono el la jaro 1690.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]