Vlčkov
Vlčkov | |
municipo | |
Vlčkov, aŭtobusa haltejo
| |
Oficiala nomo: Vlčkov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Litomyšl |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Vlčkov |
- alteco | 415 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 54′ 44″ N 16° 21′ 34″ O / 49.91222 °N, 16.35944 °O (mapo) |
Katastro | 2,83 km² (283 ha) Vlčkov |
Loĝantaro | 98 (2022) |
Denseco | 34,63 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1292 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 560 02 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 581127 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: vlckov | |
![]() |
Municipo Vlčkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km norde de urbo Litomyšl.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo ekestis en la dua duono de 13-a jarcento en konteksto kun koloniiga agado de familiaro el Drnholec. Oni ne ekskludas, ke ĉi tie jam estis pli malnova setlejo. Unue Vlčkov estas sub nuntempa nomo menciata en la jaro 1292, kiam la ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al cisterciana klostro en Zbraslav.
Pri deveno de la vilaĝa nomo ekzistas kelkaj versioj. Laŭ unu el ili ĝi estas derivita de persona nomo Vlček, kies portanto povis ĉi tie esti ĉeĥa lokigisto aŭ la plej granda koloniisto. Laŭ la alia versio estas la nomo derivita de lupokaptaj kavoj, kiujn oni ĉi tie fosis.
Pli granda parto de la vilaĝo de ĝia ekesto apartenis al la sinjorejo Lanšperk-Lanškroun kaj la malpli granda parto pli malfrue fariĝis parto de la sinjorejoj Litomyšl kaj Brandýs nad Orlicí.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kapelo de Sankta Maria Helpantino de kristanoj, konstruita en la jaro 1904
- Monumento de Tomáš Garrigue Masaryk sur vilaĝplaco, kreita el la jaro 1922 de skulptisto Šaloun
- Vilaĝkabanoj, n-roj 2 kaj 41, popolarĥitekturaĵoj
- Kroniko el la jaro 1798
Najbare de la bieno n-ro 28 en areo nomata "Na baště" (Sur Bastiono) laŭ la loka tradicio troviĝis fortikaĵeto. Sed nek skribaj, nek arĥeologiaj pruvoj pri ĝia ekzisto estas.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Konata en la vasta ĉirkaŭaĵo Vlčkov fariĝis per tradiciaj muzikaj solenaĵoj nomataj "Pilgrimado al fontejoj", kiu en la vilaĝo okazas ĉiam lastan sabaton en majo jam de la jaro 1983. Komponisto Bohuslav Martinů verkis en la jaro 1955 kantaton je teksto de Miloslav Bureš "Malfermado de fontejoj". La temo estas purigado de fontejoj en Bohemia-Moravia montetaro. Ĉiujare, post aŭdo de la kantato pilgrimas dekoj da homoj en romantikan arbaran valon de Vlčkovský rivereto ĝis arbaraj fontejoj.
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine