Bohuňov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Bohuňov


Bohuňov
germane: Bogenau
municipo
Oficiala nomo: Bohuňov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Montaro Žďárské vrchy
Naturmemorindaĵo Rokoj de Bohuňov
Rivero Křetínka
Situo Bohuňov
 - alteco 398 m s. m.
 - koordinatoj 49°35′50″N 16°27′57″E  /  49.59722°N, 16.46583°O / 49.59722; 16.46583 (Bohuňov (distrikto Svitavy))
Areo 2,89 km² (289 ha)
Loĝantaro 173 (01.01.2012)
Denseco 59,86 loĝ./km²
Unua skribmencio 1382
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577812
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bohuňov (Svitavy District)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Rokoj de Bohuňov

Municipo Bohuňov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 10 km sudokcidente de urbo Březová nad Svitavou. Turistoj kaj alpinistoj ŝatas viziti kaj grimpi "rokojn ĉe Bohuňov" super ambaŭ flankoj de ŝoseo al Polička.

Historio[redakti | redakti fonton]

Legendo rakontas, ke domaro ĉi tie ekzistis jam en tempo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo, kiam ili ĉi tie iris el Moravio al Bohemio. La vilaĝanoj ilian kredon kun amo volonte akceptadis kaj en ĉirkaŭaĵo oni parolis, ke "nova Dio estas ĉi tie adorata", ĉeĥe (Bůh nový...) kaj el tio Bohuňov.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1382, kiam ĝi apartenis al sinjoroj el Lomnice.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Ununura signifa memorindaĵo en la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Egidio situanta sur monteto en ĝia norda rando. La originan preĝejon oni konstruis antaŭ la jaro 1400. Nuna empira preĝejo estis konstruita en la jaroj 1820 kaj 1821. Ĝi orientiĝas proksimume al nordo. Ĝi estas ununava, oblonga kun ortangula presbiterejo kaj duoncirkla sakristio en la akso. Super la ĉefa frontalo estas prisma tureto. La ĉefa frontalo estas membrigita per pilastroj, rizalitoj kaj ornamita per bosado. Flankaj muroj estas membrigitaj per pilastroj kaj duoncirklaj fenestroj. La volboj estas plataj. La ĉefaltaro estas el la unua duono de 19-a jarcento, ornamita per du pli malnovaj statuoj de episkopoj, eble el la jaro ĉirkaŭ 1700, du flankaj altaroj devenas el la jaro 1889, la predikejo eble el la jaro 1820. Antaŭ la preĝejo estas ŝtona krucifikso el la jaro 1790.

Monumento al falintoj[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco situas monumento al falintoj en la unua mondmilito.

Rokoj ĉe Bohuňov[redakti | redakti fonton]

Serĉata de turistoj kaj alpinistoj estas "rokoj de Bohuňov", kiuj troviĝas ambaŭflanke de la ŝoseo al Polička. Tiuj kreas t.n. Landan pordegon el Moravio al Bohemio.

Interpaciĝa kruco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ŝoseo al Vítějeves troviĝas interpaciĝa kruco. Temas pri tre malnova ŝtono kunligita per drato. Sur la ŝtono estas duobla reliefo de kruco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]