Radhošť (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Radhošť
Radhošť
municipo
Ligna sonorilturo en Radhošť
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Radhošť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Naturmemorindaĵo Šejval
Rivero Loučná
Situo Radhošť
 - alteco 255 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 21″ N 16° 04′ 29″ O / 49.98917 °N, 16.07472 °O / 49.98917; 16.07472 (mapo)
Areo 4,8 km² (480 ha)
Loĝantaro 162 (2023)
Denseco 33,75 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 575542
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Radhošť (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.holicko.cz/radhost/
Portalo pri Ĉeĥio

Radhošť estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Ústí nad Orlicí. En la 30-aj jaroj vivis en la vilaĝo 330 loĝantoj, nuntempe vivas en ĝi nur 162 loĝantoj (2023). Tra la vilaĝo kondukas landvojo kuniganta urbon Rychnov nad Kněžnou kun Skuteč. Geografie Radhošť estas okcidenta parto de la distrikto Ústí nad Orlicí kaj senpere ĝi najbaras kun distriktoj Pardubice kaj Chrudim. Ĝi estas ĉirkaŭita de herbejoj kaj proksimaj arbaroj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jaroslav, Trusnov, Stradouň, Vraclav, Zámrsk kaj Týnišťko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de burgaro Radhošť estas menciata en dokumento de reĝo Přemysl Otakar la 1-a el la jaro 1226. Ĝis fino de la jaro 2006 la komunumo apartenis al distrikto Pardubice, sed de la jaro 2007 ĝi apartenas al distrikto Ústí nad Orlicí.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869330
1880356
1890313
1900276
1910363
1921391
JaroLoĝantoj
1930349
1950242
1961289
1970266
1980230
1991176
JaroLoĝantoj
2001160
2014172
2016166
2017168
2018174
2019167
JaroLoĝantoj
2020170
2021157
2022160
2023162

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Georgo en Radhošť, origine frugotika, rekonstruita en la jaro 1773 kaj riparita en la jaroj 1890 kaj 1901. Ĝi estas ununava, oblonga, kun malpli larĝa ortangule fermita presbiterejo. Tiu estas volbita je plataĵo, kaj navo kun masonita ĥorejo havas platan plafonon kun stukaj speguloj. La ĉefa tabernakla altaro estas el la jaro 1778, ornamas ĝin statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, sur la vando bildo de Sankta Georgo de K. Javůrek el la jaro 1885, sur flankaj altaroj statuoj de Sankta Jozefo kaj Virgulino Maria Lurda el la 20-a jarcento, stana baptujo el la jaro 1787 kaj predikejo el la jaro 1788.

Ligna sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo kun prismoforma ligna sonorilejo, la malsupra parto havas piramidan formon, tegmento estas tenda.

Popola arĥitekturaĵo[redakti | redakti fonton]

En Sedlíšťka estas interesa popola konstruaĵo de bieneto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]