Studnice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Studnice
Studnice
municipo
Studnice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Studnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Studnice
 - alteco 624 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 17″ N 15° 54′ 11″ O / 49.73806 °N, 15.90306 °O / 49.73806; 15.90306 (mapo)
Areo 15,71 km² (1 571 ha)
Loĝantaro 457 (2023)
Denseco 29,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572322
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Studnice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecstudnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Studnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, ĉe akva rezervujo Hamry, 3 km sude de la urbo Hlinsko. Vivas ĉi tie 457 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hamry, Hlinsko, Vortová, Vítanov, Krucemburk, Vojnův Městec kaj Herálec (distrikto Žďár nad Sázavou).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Studnice situas sub du historie monumentaj montetoj nomataj Přední kaj Zadní Hradiště (Antaŭa kaj Malantaŭa Opidumo). Arĥeologiaj trovaĵoj pruvas, ke ĉi tie estis unu el la plej malnovaj setlejoj en la regiono. La plej malnova skriba noto pri la vilaĝo estas el la jaro 1303 kaj informas, ke Beneš el Vartenberk donacis al sinjoro Mikuláš vilaĝestran oficon por kelkaj vilaĝoj, inter kiuj estas nomata ankaŭ Studnice. En la jaro 1350 praga arĥiepiskopo Arnošt el Pardubice vicigis en administradon de Litomyšla episkopejo inter aliaj ankaŭ vilaĝon Studnice.

La unuan lernejon en Studnice oni establis en la jaro 1787 en la domo n-ro 69. Nur en la jaro 1861 estis konstruita teretaĝa lerneja domo kaj en la jaro 1884 alkonstruita la dua etaĝo. Ĝi estis uzata ĝis la jaro 1978, kiam istruado estis transigita al proksima Hlinsko.

En la jaro 1995 estis en la vilaĝo konstruita nova kapelo de Sankta Zdislava. La 11-an de oktobro 1998 ĝi estis solene konsekrita de episkopo Dominik Duka el Hradec Králové.

En la vilaĝo estas atentata tradicio de karnavalaj procesioj.

Ambaŭ neĉefaj vilaĝpartoj Košínov kaj Zalíbené estis fonditaj en la 18-a jarcento sur grundoj de estinta episkopa kaj sinjora korto. En Košínov laboris muelejo kaj segejo. En ĉirkaŭaĵo de Zalíbené en la dua duono de 19-a jarcento oni minis torfon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869879
1880917
1890865
1900935
1910983
1921941
JaroLoĝantoj
1930997
1950766
1961729
1970677
1980589
1991493
JaroLoĝantoj
2001465
2014466
2016469
2017468
2018454
2019451
JaroLoĝantoj
2020449
2021451
2022458
2023457

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]