Třebosice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Třebosice
Kostel Povýšení sv. Kříže (Třebosice).JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita en 1319 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 530 02 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 243  (2022) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 0′ N, 15° 44′ O (mapo)49.99729379399815.734890310332Koordinatoj: 50° 0′ N, 15° 44′ O (mapo) [+]
Alto 233 m [+]
Areo 3,183928 km² (31 8.3 928 ha) [+]
Situo de Třebosice

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Třebosice [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vilaĝo Třebosice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe la rivero Elbo, 7 km sudokcidente de la urbo Pardubice. Tute proksime malantaŭ la vilaĝo estas armea kaj civila flughaveno Pardubice. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ historiaj fontoj komencas aperigi atestojn pri Třebosice nur antaŭ la duono de 14-a jarcento, la unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1319, la plej novaj arĥeologiaj esploroj pruvas, ke sporada prisetlado sur ĝia teritorio okazas jam de veno de slavaj gentoj, do en la 5-a ĝis la 7-a jarcentoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ Třebosice estas relative malgranda vilaĝo, per sia historio, kaj ankaŭ per sia nuntempa vivo, ĝi viciĝas inter tiuj pli rimarkindaj. Ĉiun vizitanton allogos unika vido al vilaĝplaco pavimita en historia stilo per neĉarpentitaj ŝtonoj, borderita per maljunaj tilioj, kaj kun statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1869 kaj kuliso de ekleziaj konstruaĵoj - preĝejo, paroĥdomo, kaj ĉi tiea konata kampanilo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Altigo de Sankta Kruco[redakti | redakti fonton]

Frugotika preĝejo, atestita en la jaro 1349 kiel paroĥa, aranĝita baroke en la 1-a duono de 18-a jarcento (la navo kaj okcidenta fasado). La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambroj sur okcidenta kaj norda flankoj de la navo. La presbiterejo kaj sakristio estas subtenataj per pilieroj. la presbiterejo estas volbita per kruca kaj sakristio per barela volboj. La navo estas platplafona. Sur suda nava flanko estas pintarka portalo. La okcidentan fasadon superas voluta frontono kaj dividas ĝin pilastroj. Fenestroj de la presbiterejo estas pintarkaj, fenestroj de la navo estas volbitaj per cirklaj arkoj. En presbiterejo estas gotikaj murpentraĵoj el la 2-a duono de 14-a jarcento, malkovritaj en la jaro 1951.

La ĉefaltaro estas el duono de la 18-a jarcento, rokoka kun riĉa figura ornamo kaj bildo de Sankta Kruco de la pentristo Kostenč el Pardubice. El la sama tempo estas la predikejo kun figuraj reliefoj kaj la baptujo kun statuaro de bapto en Jordano. Tomboŝtono estas el la jaro 1599.

Kampanilo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo estas ligna oklatera baroka kampanilo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]