Týnišťko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Týnišťko
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Týnišťko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Týnišťko
 - alteco 262 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 53″ N 16° 05′ 40″ O / 50.01472 °N, 16.09444 °O / 50.01472; 16.09444 (mapo)
Areo 4,1 km² (410 ha)
Loĝantaro 160 (2023)
Denseco 39,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 566 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 575861
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Týnišťko
Retpaĝo: www.tynistko.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Týnišťko situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondumita pejzaĝo inter riveroj Tichá Orlice kaj Loučná, ĉe la ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Vysoké Mýto, 7 km norde de Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 160 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Týnišťko estas el la jaro 1399 pri kverelo de du nobeluloj pro unu subulo. Tiam la vilaĝo estis skribita Tynisstko aŭ Tynisttko.

En la jaro 1468 trans la vilaĝo iris kontraŭ ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady militistaro de Hungaria reĝo Matiaso kaj ĝi forbruligis fortikaĵeton en la vilaĝo kaj ĉirkaŭajn domojn. En la jaro 1548 estis fortikaĵeto kaj vilaĝo venditaj al posedantoj de la sinjorejo Chroustovice kaj al tiuj ili apartenis ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1848.

Oni rakontas interesan historieton, kiu okazis en Chroustovice. Posedanto de la kastelo en Chroustovice kaj amiko de imperiestro Jozefo la 2-a Filip Kinský estis persekutata pro duelo kun pola grafo, amiko de pola reĝo Stanislao. Lin arestontaj policanoj vizitis lokan gastejon kaj parolis pri sia tasko. En la gastejo sidis muelisto el Týnišťko, kiu eksciinte tion, kuris al sinjoro Kinský kaj avertis lin. Post kiam pasis limtempo por arestado, la grafo eltrovis la mueliston kaj rekompensis lin.

Post la jaro 1871, kiam estis proklamita edikto pri religia toleremo, ekestis ankaŭ en Týnišťko movado de t.n. fantaziuloj, kiuj ne volis akcepti iun el du permesataj evangelianaj religioj kaj ligis sin al estintaj husanoj. Nur post ekesto de Ĉeĥoslovaka respubliko en la jaro 1918 ili akceptis novan eklezion ĉeĥoslovakan husanan.

En la unua mondmilito batalis en Rusio kelkaj legiistoj el Týnišťko. La plej fama estis Karel Voženílek, kiu atingis eĉ rangon de generalo. Ĉe ilia reveno al Týnišťko la kunloĝantoj entuziasme invitadis ilin. Omaĝe al dek loĝantoj falintaj en la milito estis en Týnišťko starigita en la jaro 1923 monumento.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Trans la vilaĝo gvidas verda turisma pado el Zámrsk al Horní Jelení, Čermná nad Orlicí kaj Kostelec nad Orlicí kaj biciklisma traceo n-ro 4237 inter Sruby kaj Uhersko. Trans la vilaĝo gvidas ŝoseo n-ro 35. Fervoja stacio Zámrsk ĉe ĉefa linio Prago - Česká Třebová estas en distanco 1,5 km.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]