Vejvanovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vejvanovice
Vejvanovice, small chapel.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1167 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 62
Retpaĝaro http://www.vejvanovice.cz
Demografio
Loĝantaro 310 (01,01,2014)
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°58′10″N 15°52′41″O  /  49.96944°N, 15.87806°O / 49.96944; 15.87806 (Vejvanovice)Koordinatoj: 49°58′10″N 15°52′41″O  /  49.96944°N, 15.87806°O / 49.96944; 15.87806 (Vejvanovice)
Alto 248 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 2,74842 km² (2 74. 842 ha) [+]
Vejvanovice (Ĉeĥio)
DMS
Vejvanovice
Vejvanovice
Ĉeĥa respubliko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Vejvanovice [+]
Information icon.svg
vdr

Vilaĝo Vejvanovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Novohradka, 9 km nordoriente de la urbo Chrudim kaj 7 km sude de la urbo Dašice, ĉe la ŝoseo n-ro 340 inter Chrudim kaj Dašice.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo, kies historiaj komencoj sub nomo Evanovice devenas jam el la 13-a jarcento, staras preĝejo de Ĉieleniro de Sankta Maria. Ĝia trilatere fermita gotika presbiterejo estas el la 14-a jarcento kaj la navo estas el la jaro 1724, kiam konstruigis ĝin Štěpán Vilém Kinský. La presbiterejo estas kruce volbita kaj ĝiajn murojn apogas dufoje deiĝitaj pilieroj. La antaŭan fasadon ornamas trilatera voluta pinjono kun baroka statuo de Sankta Maria. Sakristio estas sur suda flanko kaj antaŭĉambro sur la okcidenta. Muroj de la navo estas membrigitaj per lizenoj, la fenestroj estas barokaj. La navo, sakristio kaj antaŭĉambro estas barele volbitaj, triumfa arko estas duoncirkla, ligna ĥorejo estas sur du kolonoj. La ĉefaltaro estas baroka el la unua triono de 18-a jarcento kun bildo en akantfolia kadro kun rubando. Du flankaj rokokaj altaroj estas ornamitaj per bildoj de Sankta Antonio Paduana kaj de Sankta Barbara, Sub la ĥorejo estas bildo de Sankta Katarino el la unua duono de 19-a jarcento.

Kampanilo[redakti | redakti fonton]

Duone ligna kampanilo el la 18-a jarcento estis tute rekonstruita en la jaro 1920. En angula niĉo estas statuo de sanktulo el la 18-a jarcento.

Kapeleto[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco situas kapeleto el la unua duono de 19-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]