Křižanovice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Křižanovice
Křižanovice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Křižanovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Valbaraĵo Křižanovice I
Rivero Chrudimka
Situo Křižanovice
 - alteco 480 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 43″ N 15° 45′ 30″ O / 49.86194 °N, 15.75833 °O / 49.86194; 15.75833 (mapo)
Areo 3,12 km² (312 ha)
Loĝantaro 120 (2023)
Denseco 38,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1329
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 21
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547824
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Křižanovice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.czh.oblast.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Křižanovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montareto Fera montaro super valo de la rivero Chrudimka, 13 km sude de la urbo Chrudim, 6 km nordokcidente de la urbo Nasavrky kaj 10 km oriente de la urbo Seč. Vivas ĉi tie 120 loĝantoj (2023).

Geologio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Křižanovice, kiel fiŝista domaro de la monaĥejo Vilémov, devenas el la jaro 1329. Jam en mezepoko oni en Křižanovice provis mini ercojn, sed sensukcese. Tamen geologia esploro en 80-aj jaroj de la 20-a jarcento konfirmis kušejon de Pb-Zn-Cu ercoj kun barito kaj kun enhavo de 4 - 6 % Zn. Provizore la kuŝejo ne estas ekspluatata. Sub ĉirkaŭaĵo de Křižanovice troviĝas vastaj subteraj spacoj kun karstaj fenomenoj, publike nealireblaj. Al ĉirkaŭaĵo de Křižanovice gvidas geologia biciklista instrupado.

Akvokonstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Nun la vilaĝo Křižanovice estas konata pro proksima valbaraĵo Křižanovice. Akvokonstruaĵo Křižanovice - Práčov estis konstruita en la jaroj 1948 - 1953. Ĝia ĉefa tasko estas produktado de pintkurenta elektro. El valbaraĵa sistemo oni prenas krudan akvon por antaŭuzan purigejon en Slatiňany por provizado de urboj Chrudim kaj Pardubice kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj per trinkakvo. Pro malfacila protektado de la rivera baseno, estas tiu ĉi akvofonto uzata nur ekstense.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Inter valbaraĵo Křižanovice kaj valbaraĵo Práčov kreis la rivero Chrudimka profundan valon, kiu pro sia unikeco estis vicigita en du naturrezervejoj - "Krkanka" kaj "Strádovské peklo" (Infero de Strádov). Krkanka estas kruta roka valo kun naturaj fitocenozoj kaj riĉa gamo de kreskaĵoj kaj animaloj. En la rivero kun ŝtonriĉa fluejo oni povas vidi multon da interesaj akvaj organismoj. En la valo gvidas blua kaj verda turismaj padoj. Roka valo Krkanka malsupren daŭrigas en naturrezervejo Strádovské peklo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.