Čankovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čankovice
municipo
Gastejo en Čankovice
Oficiala nomo: Čankovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Čankovice
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 11″ N 15° 56′ 30″ O / 49.96972 °N, 15.94167 °O / 49.96972; 15.94167 (mapo)
Katastro 4,19 km² (419 ha) Čankovice
Loĝantaro 350 (2023)
Denseco 83,53 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571270
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čankovice
Retpaĝo: www.cankovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Čankovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo sur dekstra flanko de rivero Novohradka, ĉe ŝoseo I/17 liganta Chrudim kaj Zámrsk, 2 km okcidente de urbo Hrochův Týnec kaj 11 km de urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 350 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořice, Hrochův Týnec kaj Slepotice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loko de la vilaĝo Čankovice estis prisetlita jam minimume mil jarojn antaŭ nia erao. Pri tio atestas fakto, ke sur ĝia teritorio, oriente de la vilaĝo, estis malkovrita malnova cindruja sepultejo el tempoj de luzacia kulturo, kiu datiĝas inter 12-a kaj 4-a jarcentoj a.K.

La unua skriba mencio pri Čankovice en historiaj dokumentoj devenas el la jaro 1293, kiam posedis parton de la vilaĝo Markvart el Čankovice.

La vilaĝo ege suferis dum la tridekjara milito, post kiu ĉi tie restis nur forlasitaj kaj forbruligitaj bienoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869442
1880490
1890496
1900480
1910507
1921489
JaroLoĝantoj
1930506
1950340
1961340
1970312
1980290
1991284
JaroLoĝantoj
2001338
2014312
2016308
2017319
2018339
2019336
JaroLoĝantoj
2020331
2021377
2022342
2023350

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En centro de Čankovice situas kapelo konsekrita al Transformo de la Sinjoro, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1820. Trans la vilaĝo fluas rivereto de Čankovice kaj sur ĝi en vilaĝa centro estas malgranda fiŝlago.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]