Klešice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klešice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1257 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 03
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 428  (2023) [+]
Loĝdenso 92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 58′ N, 15° 41′ O (mapo)49.96365890584415.681332431503Koordinatoj: 49° 58′ N, 15° 41′ O (mapo) [+]
Alto 252 m [+]
Areo 4,663171 km² (46 6.3 171 ha) [+]
Klešice (Ĉeĥio)
Klešice (Ĉeĥio)
DMS
Klešice
Klešice
Klešice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Klešice [+]
vdr


Vilaĝo Klešice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma regiono ĉe la rivereto Podolský, 3 km norde de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 428 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Klešice
  • Nákle

Al la vilaĝo apartenas de la jaro 1789 suda parto de domaro Nákle kaj ankaŭ estinta muelejo Lukavec sub Jezbořice. En ebena, milde ondoforma ĉirkaŭaĵo superas herbejoj kaj kampoj uzataj por agrikulturado kaj kreskaĵgenetiko. En Klešice estas haltejo de fervoja linio inter Heřmanův Městec kaj Chrudim.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas en juĝa protokolo el la 5-a de novembro 1257, kie oni parolas pri juĝa atestanto Marquardus de Clessicz (Markvardo de Klešice). En la jaro 1848 estis en Ĉeĥaj landoj nuligita regateco kaj sinjorejoj perdis administran kaj juĝan jurpovon. La korto en Klešice restis en havaĵo de familiaro Kinský ĝis la jaro 1945. En Klešice sur rivereto estis jam en la jaro 1448 tri muelejoj kun akvoradoj, el kiuj du muelejoj konserviĝis ĝis fino de la dua mondmilito. En pasinteco loĝantaro ĉi tie vivtenis sin krom agrikulturado ankaŭ per fiŝbredado, vinkulturado kaj eĉ per martelmaŝinado. De la jaro 1976 estis Klešice urboparto de Heřmanův Městec, sed de la jaro 1992 ĝi ree estas memstara komunumo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En sinjora korto estas interesa malnova grenejo.
  • Apud ŝoseo el Heřmanův Městec al Jezbořice estas domo kun preformita fostarĉarpentaĵo, en tiu ĉi regiono rara.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Sankta Johano Nepomuka ĉe ponto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]