Vítějeves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vítějeves
municipo
Preĝejo de sankta Katarino en Vítějeves
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vítějeves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Žďárské vrchy
Situo Vítějeves
 - alteco 473 m s. m.
 - koordinatoj 49° 36′ 57″ N 16° 28′ 02″ O / 49.61583 °N, 16.46722 °O / 49.61583; 16.46722 (mapo)
Areo 8,6 km² (860 ha)
Loĝantaro 450 (2023)
Denseco 52,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1437
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 06
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578967
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vítějeves
Retpaĝo: www.vitejeves.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vítějeves situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en arboriĉa orienta submontaro de Žďárské vrchy, 9 km sudokcidente de urbo Březová nad Svitavou, sternita laŭlonge de la valo de rivereto Korýtka. Vivas ĉi tie 450 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Nuntempan nomon de la vilaĝo oni uzas nur de la jaro 1923. Pli frue ĝi estis Vítová, Vítoves, Vítějoves, Königsehinzendorf, nomata ankaŭ "královská".

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo, en tombejo sur monteto, staras preĝejo de Sankta Katarino, origine gotika el la komenco de 14-a jarcento. En la jaro 1912 estis sur loko de origina navo konstruita nova pseŭdogotika preĝejo, orientita al sudo, kaj la origina presbiterejo estis lasita kiel orienta kapelo. La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kaj kun sakristio sur orienta flanko. Sur okcidenta flanko de navo estas prisma turo kun embrazuraj fenestretoj kaj kun ligna turbalkono sur kreneloj. La presbiterejo havas radian volbon, la navo traban plafonon. Kapelo, la origina presbiterejo, estas gotika kun apogpilieroj, kun pintarka fenestro en orienta vando. Estas kruce volbita kun kejloprofilaj ripoj. Sur la volbo estas Kristo en mandrolo kaj simboloj de kvar evangelianoj el la komenco de 14-a jarcento. Ankaŭ sur la norda vando estas pentrita Kristo kaj duonstatuoj de sanktuloj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1380.

En la kapelo estas baroka altaro de Sankta Katarino rozvilina kun bildo el la dua duono de 19-a jarcento. Ekipaĵo de la nova preĝejo estas moderna, la ĉefaltaro de J. Krejčík el la jaro 1912.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la tombejo estas barilmuro kun pordego, super la portalo kun reliefo de Sankta Katarino el la dua duono de 18-a jarcento.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Sub la tombejo troviĝas ŝtona kruco el la unua duono de 19-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]