Sklené (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sklené
Sklené
germane Glaselsdorf
municipo
Secesa preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo el la jaroj 1912-1914.
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sklené
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Montaro Svitava montetaro
Situo Sklené
 - alteco 510 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 51″ N 16° 32′ 09″ O / 49.69750 °N, 16.53583 °O / 49.69750; 16.53583 (mapo)
Katastro 9,96 km² (996 ha) Sklené u Svitav
Loĝantaro 236 (2023)
Denseco 23,69 loĝ./km²
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578754
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sklené (Svitavy District)
Retpaĝo: sklene
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sklené situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km sude de urbo Svitavy. La vilaĝon kreas pentrindaj empiraj fermitaj bienetoj laŭlonge laŭ ŝoseo de Hradec nad Svitavou al Křenov. Vivas ĉi tie 236 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kamenná Horka, Březová nad Svitavou, Hradec nad Svitavou, Moravská Třebová kaj Pohledy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sklené estis verŝajne fondita per germana koloniigo de episkopoj el Olomouc ĉirkaŭ la jaro 1270. Ĝia nomo estas atestita nur en la unua duono de 14-a jarcento kaj eble ĝi estis derivita el nomo de vitrofarejo - Glaselsdorf. Sed post vitroproduktado restis neniuj ŝpuroj kaj iuj historiistoj eĉ opinias, ke la nomo ekestis post iu lokalisto nomata Gleser. La unua dokumento kun nomo Sklené estas listo de havaĵo de episkopejo Olomouc el la jaro 1317. Nur el la jaro 1501 estas ĉeĥe skribita dokumento, eldonita de episkopo Stanislav Thurzo, per kiu li renovigas heredan vilaĝestrejon en Sklené, ĉar antaŭaj privilegioj estis dum militoj neniigitaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869493
1880521
1890479
1900486
1910489
1921448
JaroLoĝantoj
1930439
1950280
1961271
1970241
1980258
1991231
JaroLoĝantoj
2001214
2014228
2016229
2017232
2018227
2019227
JaroLoĝantoj
2020233
2021211
2022225
2023236

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Meze de la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, origine gotika el la unua duono de 14-a jarcento, el kiu konserviĝis la presbiterejo kaj turo. Sur loko de estinta navo estis en la jaroj 1912 - 1913 konstruita nova, pli granda preĝejo, orientita al sudo kaj la presbiterejo restis kiel orienta kapelo.

La preĝejo estas moderna konstruaĵo ununava, oblonga, kun duoncirkle fermita presbiterejo, kun sakristio sur orienta flanko kaj kun arkada antaŭĉambro antaŭ la fronto. Sur okcidenta flanko al la navo tuŝas malnova prisma turo kun embrazuraj fenestretoj kaj moderne, novgogtike, aranĝita supra parto. La originan presbiterejon, nun kapelon, ekstere subtenas apogpilieroj. Ĝi estas volbita kruce kun kojnoprofilaj ripoj. La navo estas volbita barele kun segmentoj, la presbiterejo per konĥo.

La ekipaĵo estas moderna, en la kapelo estas ŝtona kaliĥa baptujo, eble el la 17-a jarcento. Ekstere ĉe la kapelo estas empiraj tomboŝtonoj el la jaroj 1807 kaj 1842.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la tombejo estas barila muro kun pordego el la 18-a jarcento, volbita kruce kun mansarda tegmento. Apud la pordego en la tombeja angulo estas baroka kadavrejo el la jaro 1739, oblonga kun mansarda tegmento, ekstere membrigita per pilastroj. En la tombeja muro inter la pordego kaj la kadavrejo estas tomba monumento el la unua duono de 19-a jarcento kun statuo de Kristo en la ĝardeno Getsemano.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtona kruco antaŭ la tombeja pordego estas el la jaro 1759
  • La Plejsankta Triunuo el la jaro 1899
  • Sankta Johano Nepomuka kun reliefo sur soklo prezentata ĵeton de la sanktulo en Vultavon. La statuo estas el la jaro 1750.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Memorinda taksuso[redakti | redakti fonton]

Memorinda arbo, taksuso ordinara, estas la plej maljuna arbo de tiu specio en la regiono. Cirkonferenco de la trunko longas 306 cm, alteco 11,5 m kaj aĝo de la arbo estas 300 - 400 jaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]